Fafah Rafanomezantsoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Falimanana Rafanomezantsoa)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fafah Rafanomezantsoa en marto 2024 en Antananarivo

Falimanana RAFANOMEZANTSOA, nomata Fafah (naskiĝis la 28-an de marto 1982 en Manjakandriana) estas malagasa esperantistino kaj gvidantino de privata lingvolernejo en la urbo Moramanga.

De 2002 ĝis ĉ. 2006 ŝi estis kasistino de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj. Ŝi forlasis la Esperanto-movadon en 2007, sed revenis al ĝi dum sia studado en Japanio de 2016 ĝis 2018, kie esperantistoj multe helpis al ŝi. Post ŝia reveno al Malagasio en 2018, ŝi partoprenis en La 1-a AKVO — Afrika Kongreso de Virinoj — en Moramanga. Ŝi daŭrigis esperantan aktivadon sur loka nivelo kaj kadre de ILEI.

Fafah Rafanomezantsoa (dekstre, kun Miora Raveloharison)

Ŝi tradukis la infanan romanon Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm el Esperanto al la malagasa lingvo.

Ĉe Facebook, ŝi aktivas — ankaŭ kiel esperantistino — sub la nomo de sia lingvolernejo Sunrise EnglishClub Moramanga.