Karl Otto Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el K. O. Schmidt)

Karl Otto SCHMIDT (naskiĝis 1904 - mortis fine de 1977 en Reutlingen, Germanio) estis tre aktiva esperantisto, i. a. sekretario de Germana Esperanto-Asocio, eldoninto de kelkaj lerniloj tuj post la lasta mondmilito.

Li abunde verkis en la germana kaj kunaŭtoris La manifesto de la paco, kiu aperis ankaŭ en E-traduko (1975).

Pro siaj meritoj kiel vivkonsilisto kaj verkisto, li ricevis la 23-an de majo 1972 la germanan federacian meritkrucon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto - leicht gemacht!: Ein Lehrgang der Welthilfssprache für Menschen, die vorwärts wollen
  • Legu kaj ridu!: Gajiga Esperanto-legolibro

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Legu kaj ridu!

Citaĵo
 La gaja titolo de ĉi tiu nova verketo jam logas al legado. Farinte tion mi konstatis, ke la enhavo plene akordas kun la titolo: Trafe elektitaj spritaĵoj, en malavara abundo, havigas la valoran donacon de agrabla tempopasigilo.

S-ro Schmidt, kun delikata bonhumoro, sukcesas per facila maniero prezenti ĉarmajn amuzaĵojn, kiuj, krom ŝerce ridigaj, estas tute senĝene tradukeblaj. Tial, por komencantoj, ili estas facile kompreneblaj en ĉiuj siaj plej subtilaj nuancoj, rilate signifon kaj sencon, alkutimiĝante tiel al rekta lingvouzo, preskaŭ senaverte. Tamen, la plenkapablaj esperantistoj, tute certe, ankaŭ ĝuas plezurajn momentojn, legante ĉi tiun belan volumeton, kiun varme mi rekomendas precipe al la gejunulaj rondoj. Restas nur diri, ke la libro estas zorge presita — kiel decas al la eldonejo de S-ro

S. Ziegler — kun kovrilo el verda kartono, kies okulfrapa bildo estas plia invito al forgeso de l' malĝojo. 
— Oscar Corróns. Boletín n074 (feb 1955)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Streidt, Georg: Esperanto-Lehrbuch für Fortgeschrittene: insbesondere für Volkshochschulen sowie für Lehrer und Studierende (Mit einem Geleitwort von K. O. Schmidt, 1950)
  • Zimmer, Rudolf und Schmidt, K. O.: Manifest des Friedens: ein Ruf zur Besinnung (1966)
  • Zimmer, Rudolf kaj Schmidt, K. O.: Manifesto de la paco: voko al rekonsciiĝo (1975)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.