Unua helpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sukuro)
ISO-simbolo por unua helpo

Unua helpo estas la urĝa, unua flegado donitaj al vunditoj dum milito, trafik-akcidento aŭ alia akcidento aŭ kolapso.

La unua-helpejo (urĝejo), tage-nokte pretas por helpi al necesuloj.

Unua-helpismo estas organizata helpado kaj flegado, kies plej fama reprezentanto estas Ruĝa Kruco.

Ekzistas situacioj, kiam la unuan helpon devas doni nefakuloj, ĉar specialisto ne ĉeestas kaj la vundito estas endanĝerigita je vivo aŭ sano. Precipe ŝoforoj devas koni la fundamentojn de unua helpo kaj en ilia aŭtomobilo devas troviĝi skatolo kun bezonataĵoj por la unua helpo. La fundamentojn de la unua helpo oni instruas ankaŭ en lernejoj kaj armeoj.

Alia esprimo por unua helpo estas sukuro.

Korpulma revivigo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kora-pulma revivigo.

Korpulma revivigo estas eble unu el la plej famaj partoj de la unau helpo. Ĝi celas provizore anstataŭigi laboron de la koro por transporti oksigenon al cerbo por malrapidigi mortadon de la persono ĝis kiam profesia helpo alvenos aŭ ĝis kiam pli konkretaj paŝoj povas esti farataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]