Teodor Jung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el T. Jung)
Teodor Jung
germana esperantisto, verkisto, kaj eldonisto
germana esperantisto, verkisto, kaj eldonisto
Persona informo
Aliaj nomoj Egruho • Odo Lajuna • Rejnardo • Dalen • R-ano • Tojo • Joto • Zigzage
Naskiĝo 21-an de decembro 1892 (1892-12-21)
en Meckenheim, Germanio
Morto 12-an de majo 1986 (1986-05-12) (93-jaraĝa)
en Den Haag, Nederlando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco GermanioReĝlando de Nederlando
Subskribo Teodor Jung
Familio
Patro Heinrich Jung
Okupo
Okupo esperantistoverkistoĵurnalisto
vdr

Teodor JUNG plej konata kiel Teo JUNG (naskiĝis Theodor Karl August Heinrich JUNG la 21-an de decembro 1892 en Meckenheim, mortis la 12-an de majo 1986[1] en Den Haag) estis germana esperantisto, ĵurnalisto, presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto Heroldo de Esperanto, antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per honorbroŝo de GEA en 1961.

Liaj originalaj verkoj: La Alta Kanto de la Amo, poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano Landoj de l' Fantazio, rakontoj Mil kaj Unu Noktoj, Sakuntala, Gudrim. La tradukoj: La Ŝipĉarpentisto de Friedrich Gerstäcker, En Okcidento Nenio Nova, La Vojo Returne (en kunlaboro kun Joseph Ferdinand Berger), ambaŭ romanoj de Erich Maria Remarque, La Mistero de l' Sango de Forst. Originala studo: De Muheddin ĝis Mundilatin.

En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian 'studadon. Li esperantistiĝis en 1909-10, fondis du Esperanto-grupojn kaj gvidis multajn kursojn. En 1919 li kun Max Butin kaj aliaj restarigis la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon (Revelo); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud Kolonjo monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo Esperanto Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je Heroldo de Esperanto (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la Esperanto-movadon en Germanio kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas).

Hilda Dresen en Enciklopdio de Esperanto juĝas: "Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de internacia lingvo (artikoloj "Ni kaj la aliaj"), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la Esperanto-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita Universala Esperanto-Asocio (UEA)".

De 1932 ĝis 1935 Jung eldonis kiel suplementon al Heroldo la unuan Esperantologian periodaĵon Lingva Kritiko kaj forte influis temojn kaj enhavon. Pro la politikaj kaj financaj malfacilaĵoj en nazia Germanio post 1933, Jung translokiĝis al Nederlando.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En 1910 li publikigis sub pseŭdonimo sian unuan originalan rakonton en Germana Esperanto-gazeto, al kiu sekvis vico da aliaj sub vera nomo. Dum kelkaj jaroj li laboris pri projekto de "ideala lingvo" tutmonda, kiu ideo revenas ankaŭ en lia romano. Skribis multnombrajn artikolojn, poemojn, skizojn, rakontojn en multaj Esperanto-gazetoj. Verkoj:

Eniris redakcion de la libroserio Muusses Esperanto Biblioteko.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Tri homoj flugis al Luno... sed mondlingvanoj kverelas

Citaĵo
 Per tiu titolo la aŭtoro celas evidentigi la kontraston inter la teknikprogreso kaj la stagno de mondlingvismo.

Li atribuas (pĝ 3) al kvereloj inter la adeptoj de diversaj lingvoprojektoj kaj al kvereloj inter la adeptoj de unu sama (ekz. Esperanto, pro la participoj) la kaŭzon de nia nevenko. Li pledas (pĝ 5) por kunlaborado ne nur de esperantistoj kun esperantistoj, sed de esperantistoj kun la adeptoj de la diversaj projektoj por trovi la plej rekomendigan mondlingvon, kaj li vokas ĉiun kapablulon partopreni tian laboron; li jam parolas pri la adapto de la alfabeto kaj forigo de kvar participoj. Ni legas (pĝ 6) "se ni povus esperi, nur pere de la amasoj iutage devigi la povohavajn instancojn al solvo de la interlingva problemo, tiam ĝuste KIEL EBLE PLEJ SIMPLA KAJ FACILE LERNEBLA projekto havus la plej bonan ŝancon", kaj pli malsupre: “Sed ĝuste la ŝajna simpleco de la Zamenhofa projekto kaj la libera ludo per la elementoj, precipe per la afiksoj, fascinis la unuajn interesatojn kaj altiris pli postajn adeptojn". Li asertas (pĝ 8) ke “la plej bona solvo" bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas: ankoraŭ ne estas konstruita la Ideala Lingvo, sendependa de la nacia lingvo, do centprocente neŭtrala kaj sekvas: “pri ĝi cerbumis plurajn jarojn en mia juneco". Pli poste (pĝ li) li diras, ke “la kerno de la disputo troviĝas ĉe Zamenhof mem ”. Nun, kurioza kontrasto: "La gramatiko de D-ro Zamenhof proponas relative simplan, facilan, klaran, regulan kaj kiom eble racie-logikan interkomprenilon” sed (pĝ 12) “Zamenhof ne malofte deviis de sia propra regulo” kaj li avertas (pĝ 13): “50 jarojn post la morto de Zamenhof oni klopodas returne kurbigi racian evoluon! Ĉu oni povas interesiĝi pri tio, kiel Zamenhof antaŭ 60, 70, 80 jaroj uzis iun aŭ alian formon?” Li insistas admone (pĝ 17) "tute ne necesas, pli ol 50 jarojn post la morto de Zamenhof, ke ni sekvu en ĉio senkritike lian personan lingvo uzon” kaj li, por pravigi sin, prezentas kolekton de malbonaj frazoj de Zamenhof; tamen li konsentas (pĝ 16): “ATA : nefinita, ITA : finita. Tio en si mem estas akceptebla”. Certe kaj nepre, ĉar kiu povas imagi la uzon de prezenco por esprimi pli ol la proksimuman mezon de la ago? ŝajnas al mi, ke ni venis al arda punkto, al la streĉita nodo. Anstataŭ babiladi pri logiko kaj racio (tiel ofte!) pli bone estus skrapi rekte la kernon ae la problemo. La frazo "Mi skribas leteron" signifas ke mi komencis skribi ĝin kaj ankoraŭ ne finis; sed tamen ne signifas ke mi finos ĝin, ĉar ial mi povus ĉesi antaŭ ol fini. Ĉu konsente? Do, la prezenco estas ĉiam senescepte ago kies komenciĝo fariĝis preterita kaj kies finiĝo ankoraŭ ne okazis. Sekve, AS, ANT, AT estas samrolaj, samséncaj, ni diru por pli bona kompreno: Ili esprimas la mezon de la agado. Tial tute prave Zamenhof konsideris ke ATA entenas daŭron, eĉ se tre malgrandan. Nun mi povas kontraŭ la demando de S-ro Lobut (pĝ 24), pri la signifo de “Mi ĵuras ke hieraŭ la fenestro estis fermita” redemandi kion signifas: “Mi ĵuras ke hieraŭ la fenestro estis fermata”. Oni atentu, ke hieraŭ estis 24-horo tago, kaj mi insistas, ATA esprimas la mezon de la agado. Pri la tempeco aŭ perfektiveco de ITA, mi uzas frazon de Jung (pĝ 18): "Kiam mi alvenis la salono estis preskaŭ plenigita". Ĉu tiu "preskaŭ plenigita" ne signifas ke la plenigo preskaŭ finiĝis, aŭ alivorte, ke la pleneco estis preskaŭ atingita? Domo preskaŭ konstruita, letero preskaŭ skribita, tute ne esprimas tempon sed perfektecon de la ago. Tiu “plenigita” havas la valoron de "plena”, do, de adjektivo sen tempa signifo. Li diras (pĝ 16) ke ¡nun la batalkrio estas "ATA : nefinita, ITA : finita”; efektive, tio ne estas batalkrio, sed natura roko kontraŭ kiu frakasiĝos ĉies obstinaj kapoj. ATA, kiel AS, esprimas nefinitecon. (Vidu ankaŭ la hispanan gramatikon!) Estas nebone, en recenzo argumentadi; sed kiam mi relegas (pĝ 19) la jam misfamajn frazojn, kiujn la aŭtoro baptis "Paradoksaj Ekemplojn": A. "sur la strato kuŝis viro; liaj kruroj estis frakasitaj de bombo". B, "sur la strato kuris viro; liaj kruroj estis frakasitaj de bombo”, kies konsistmalĝustecon mi jam pruvis en mia recenzo aperinta en Boletín, pri "La Esperanta Konjugacio”, mi ne povas ne miri kaj ne dubi pri la sincereco, logikeco kaj racieco de la aŭtoro. Oni skribu “frakasataj" kaj vidu la rezulton: Li kuŝis aŭ kuris dum oni frakasis al li la krurojn! Tiaj "raciaĵoj” kaj "logikaĵoj” klare mallevas la prestiĝon de homo, kiu tiel bone scias manipuli la lingvon. Tamen ŝokis min, ke en unu punkto li montriĝas pli ol itisto (pĝ 8) “Tio okazis pro la fakto ke la atakitoj kuraĝis defendi la signifon de unu gramatika regulo, kia ĝi dum 3-4 generacioj esperantistaj estis konsiderlTa kaj instruITa kiel nepre korekta”. La ĝusta formo estus “konsiderata kaj instruata”, ĉar aktive oni dirus ke oni konsideradis kaj instruadis dum 3-4 generacioj, do, agadoj okazantaj en sama tempo de la generacioj.

Resume, tiu broŝuro nenion novan alportas krom tio, ke ĝi elspiras testamentecon; kaj post la renovigitaj atakoj al niaj ĉefaj gvidantoj kaj Akademiaj decidoj, restas al ni nur unu alternativo: aŭ akcepti la mallogikan kaj neracian uzadon de AT, aŭ atendi la subaluditan kaj verŝajne duone bakitan novan lingvoprojekton, kiu sorĉbastone konvinkos la homamasojn fariĝi adeptoj de mondlingvismo. Ĉar en tio grakas la "sed” kaj la "tamen”, mi ne povas diri Amen! 
— Boletín n173 (maj 1969)

Pri Preĝo

Citaĵo
 Teo Jung, jam, 75-jaraĝa, honora membro de U. E. A., publikigis tiun cent

naŭdek ses versan poeziaĵon, kiu,, kun bone agordita emocio kaj simplaj teknikaj rimedoj beletraj, prikantas la vivon. La poeto jugis sian inspiron kaj voĉon per almezuritaj strofoj kun unurimaj versparoj, kiuj dum kelkaj momentoj iom. sonas litanie, sed agrable. Li malfermas sian koron al ĉiu kaj ĉio; kaj tiu aspekta sindonemo ŝajnas postuli reciprokan agon, por que amo, ĉie, lasu esti nura utopio aŭ revo. Li admonas la homajn sensojn al servo da sankta homaranismo, kaj klopodon al imito de rekta ordo de la saĝa naturo. Iel, la versaĵo aspektas ĉu panteisma, ĉu franciskana preĝo, ĉiam, bele kaj sincere. Lanĉo de tiu poemo okazis en la n.0 297-298-a de la japana revuo Oomoto, kaj comparante [tiel] ambaŭ tekstojn, ni facile povas konstati kiel la aŭtoro ame kaj dorlote poluris kaj fajnigis tiujn versojn. La rezulto estas estiminda verketo, kiu konsistas el simplaj elementoj: sed ne povas situigi la verkon en precizan epokon de la esperantista beletra evoluo, ĉar la aŭtoro forkonsideris plurajn rimedojn de la nuntempa evoluiginta poezio. La iom eksmodiĝintaj 'rimigitaj versduoj, kaj la arkaika majuskla komenco de ĉiu verso, estas du flankaj pruvoj.

Kroma celo de tiu poemo — ke ĝi taŭgu por deklamado en kluboj—, povus esti efektiva se vera intereso por poezio antaŭe estiĝis. 
— G. MORA. Boletín n166 (mar 1968)



Pri De Muheddin ĝis Mundilatin: Mondlingvaj projektoj tra la jarcentoj

Citaĵo
 Ni ne devas prezenti al niaj legantoj la konatan redaktoron de « Heroldo de Esperanto », Teo Jung. En konciza sed bona formo, li donacis al ni la historion, la trafan skizon pri ĉiuj eblaj projektoj de internaciaj helplingvoj, konforme al la subtitolo de la libreto: « Mondlingvaj Projektoj tra la Jarcentoj ». Jung klare verkas, li ne maljuste prijuĝas, tute ne estas lia opinio: « Ne estas Esperanto, do ne taŭgas ». Tute ne! Kontraŭe eĉ, li ne neas la bonajn flankojn kaj ecojn de aliaj projektoj, sed des pli li ilin priparolas, des pli la leganto konscias ke Esperanto estas ja LA trezoro 
— Belga esperantisto n248 (okt 1937)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo Esperanto (UEA), majo 1986, p. 85-86
  2. Eld Heroldo de Esperanto
  3. Eld Heroldo de Esperanto

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Plej grava fonto kun multaj fotoj estas la aŭtobiografio "Ĉiu-Ĉiun" de 1979, vd. supre sub Verkoj. Vd. ankaŭ la recenzojn de Carlo Minnaja HdE 14/1979, Ulrich Lins Esperanto (UEA) 73a jaro 4/1980 (Apr.), p. 74 kaj Vilmos Benczik Hungara Vivo 3/1980, p. 116. Aperis nekrologo en Internacia Ĵurnalisto, 1986-4, p. III.
  • 1966: Haupenthal, Reinhard. Teo Jung kiel originala verkisto. La Esperanta Literaturo 3. Germana Esperanto-Revuo 19a jaro 3/1966, p. 26.
  • 1959: M.H.V. Ora festo de Teo Jung. Esperanto (UEA) 52a jaro 11/1959 (648), p. 182
  • Pri la historio de HdE, nedisigebla de la biografio de Jung, vd. HdE, numerojn 500 kaj 566.
  • Nekrologo aperis en la revuo Internacia Ĵurnalisto, 1986-4, p. III.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.