Restriktaj enzimoj
Malkovrataj ekde 1973, restriktaj enzimoj kapablas rekoni specife mallongan sinsekvon de 4 ĝis 10 bazparoj kaj distranĉi DNA-n ĉe la rikonita loko. Ili ebligas erigi DNA en reduktitajn fragmentojn aŭ trafe distranĉi DNA ĉe specifa loko.La distranĉebla loko ĉe DNA estas palindronaj sinsekvoj, tio signifas ke inversigante nukleotidoj-sinsekvon, oni havigas la saman nukleotid-ordon. Ekz: ATGTA inverse estas ATGTA ankau.Ju pli longas la sinsekvo, des pli ĝi estas mallofta. Estas facile kompreni ke ATA estas pli ofte renkontebla kombinaĵo ol ATGCGTA.
Netfina tranĉo[redakti | redakti fonton]
Iuj enzimoj distranĉas DNA-lokon meze de ĝi kaj produktas du fragmentojn kies ekstremaĵoj estas netaj. Temas tiam pri netfina tranĉo.
Kunteniĝa tranĉo[redakti | redakti fonton]
Plej parto de la enzimoj tamen distranĉas malsimetrie: oni parolas tiukaze pri kunteniĝa tranĉo (aŭ malnetfina tranĉo). Ĉiu fragmento havas fadenon pli longan ol la alian. Pluraj centoj el tiuj enzimoj estis karakterizitaj: ili rekonas grandan variecon de tiaj distranĉoj.
Uzado[redakti | redakti fonton]
Restriktaj enzimoj estas uzataj por:
•establi tranĉaran mapon de ĉiuj DNA-molekuloj kiujn oni
deziras karakterizi. Tio konsistas el determino de la resktriktejoj-ordo laŭlonge de la konsiderata molekulo, kiuj produktos, post ties « enzima digestado », divers-longajn fragmentojn kies longeco povos esti difinita per elektroforezo.
•manipuli DNA ĝenerale. Oni ekzemple povas tranĉi plasmidon antaŭ fremd-DNA-enplasmidigo...
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Enzimo Organismo-fonto Rekonita sinsekvo Tranĉejo
EcoRI Escherichia coli 5'GAATTC 5'---G AATTC---3' 3'CTTAAG 3'---CTTAA G---5'
BamHI Bacillus amyloliquefaciens 5'GGATCC 5'---G GATCC---3' 3'CCTAGG 3'---CCTAG G---5'
HindIII Haemophilus influenzae 5'AAGCTT 5'---A AGCTT---3' 3'TTCGAA 3'---TTCGA A---5'
MstII Microcoleus species 5'CCTNAGG 3'GGANTCC
TaqI Thermus aquaticus 5'TCGA 5'---T CGA---3' 3'AGCT 3'---AGC T---5'
NotI Nocardia otitidis 5'GCGGCCGC 3'CGCCGGCG
HinfI Haemophilus influenzae 5'GANTC 3'CTNAG
AluI Arthrobacter luteus 5'AGCT 5'---AG CT---3' 3'TCGA 3'---TC GA---5'