Ödön Heller
Ödön Heller | |
---|---|
Memportreto de Ödön Heller en 1907 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Heller Ödön |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1878 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de julio 1921 (42-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ödön Heller, laŭ hungarlingve kutima nomordo Heller Ödön estis hungara pentristo. Lia kuzo estis Miklós Radnóti.
Ödön Heller [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1878 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de julio 1921 en Szeged.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ödön Heller devenis el juda familio. Li frekventis bazlernejojn en Miskolc kaj Szeged, gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li faris administrajn laborojn en asekurejo. Li lernis ankaŭ pentradon en privata lernejo en Budapeŝto, poste en Munkeno kaj Parizo. En la jaroj 1906 kaj 1907 li lernis en Artistkolonio (Nagybánya). Ekde 1908 li vivis en Szeged, kie li vivtenis sin el instruado de amatoraj pentristoj kaj pentris portretojn. En 1912 li vizitis nordan Afrikon. Dum la 1-a mondmilito li estis armea muzikisto. Li estis murdita en nekonataj cirkonstancoj, antaŭ la tombo parolis Gyula Juhász kaj Immánuel Lőw.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1907)
- Arthalo Budapeŝto (1912-1920)
- memorekspozicioj: 1930, 1951
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- memportretoj (vidu la bildojn supre kaj dekstre!)
- portreto pri Immánuel Lőw
- dimanĉo
- urboparto kun arboj
- teraso en la ĉefplaco
- ekskurso
- aliajn bildojn vidu malsupre
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Móra verkis romanon pri morto de Heller en 1922
- strateto en Szeged (1984)
- nomo de la kulturdomo en Szeged (1989)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto kun bildoj Arkivigite je 2018-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
-
Atendo
-
Ruĝhara virino
-
Urbodomo de Szeged
-
Promenanta virino