Ĝardena urbo Heinrichsgrün

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĝardendomaro Heinrichsgrün (germane: Gartenstadtsiedlung Heinrichtsgrün) troviĝas en la okcidenta urbokvartalo Debschwitz en Gera, Germanio, situante inter la rivero Blanka Elster kaj la monto Hainberg. Centre de la setlejaro estas placo nomita por Georg Friedrich Händel; ankaŭ la aliaj stratoj portas nomojn de komponistoj. Temas pri la unua ĝardena urbo de Turingio, konstruita ekde 1912. La nomo Heinrichs-grün honorigas la dukojn de la dinastio Reuß, kiuj ĉiuj nomiĝis Heinrich.

Heinrichsgrün en 2010

Historio[redakti | redakti fonton]

La rapidega evoluo de la urbo Gera al moderna industriurbo kaj la per tio kaŭzita sentebla kresko de ĝia enloĝantaro je la krepusko de la 19-a jarcento, provokis grandan postulon je loĝejoj dume la socialaj kondiĉoj por multaj ĝenerale pli kaj pli malboniĝis. La ideoj de movado veninta de Anglio fari ĝardenajn urbojn por kombini sanan vivon en verda ĉirkaŭaĵo kun aŭtarcio nutraĵa danke al ĝardenado propra ankaŭ en Gera entuziasme bonvenigitis.

En 1912 fondis la kuracisto Clemens Weisker kaj la instruisto August Uhl (1878-1927) la Komunutilan konstrusocieton por Reuß de la pli juna linio. La saman jaron ekestiĝis eoste de la urbo sur ĉ. 5,5 hektaroj la unua ĝardena urbo de Turingio. Jam post ses monatoj la unuaj familioj ekloĝis en la Mozart-strato. Laŭ la devizo Jedem sein Haus, Licht, Luft und Land / Al ĉiuj domon propran, lumon, aeron, terenon la grundoj nur je unu kvarono estis tegmentitaj. La grandeco de la unuaj unufamiliaj domoj estas inter 100 kaj 400 kvadratmetroj. Ĝis 1929/30 estiĝis en diversaj konstrufazoj 186 etdomoj kaj 188 loĝejoj, plej ofte laŭ planoj de arkitektoj surlokaj.

La nomo Heinrichsgrün baldaŭ fariĝis populara, ne estante oficiala. Alia nomo estas "muzikistaj kvartaloj" pro la artistaj stratonomoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 93-94

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]