Ĝukiko Todoroki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝukiko Todoroki
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1917 (1917-09-11)
en Azabu
Morto 11-an de majo 1967 (1967-05-11) (49-jaraĝa)
en Komae
Ŝtataneco Japanio
Familio
Edz(in)o Masahiro Makino • Koji Shima
Infano Masayuki Makino
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ĝukiko TodorokiYukiko Todoroki (轟 夕起子 Todoroki Yukiko; 11a de Septembro, 1917 – 11a de Majo, 1967) estis japana aktorino. Ŝia reala nomo estis Curuko Niŝiĝama. Ŝi partoprenis en la muzikala trupo de Takarazuka. Tie, ŝi estis konata ne per sia reala nomo, sed per la artista nomo Toruko (Turkizo). Ŝiaj du eks-edzoj estis kinreĝisoroj Masahiro Makino kaj Koji Shima. Ŝia filo estas Masayuki Makino, estro de la Okinava Aktorlernejo. Anna Makino, iama membro de la idolgrupo Super Monkey's, estas ŝia pranepino.

Filmante Edo no Araŭaŝi (1937), ŝi renkontiĝis kun reĝisoro de Nikkatsu nome Masahiro Makino. Ili geedziĝis en 1940. La saman jaron naskiĝis ilia plej aĝa filo, Masayuki Makino.

Ĝukiko Todoroki ludis la protagonistinon en Sanshiro Sugata kun Sanshiro en la frua filmo de Kurosawa. Tiutempa foto el 1937.

En 1942, Todoroki translokiĝis al Toho, kun sia edzo Makino. En 1943, ŝi akiris popularecon portretante heroinon Sayo Murai en la debuta filmo de Akira Kurosawa, nome Sanshiro Sugata. Tiun saman jaron ŝi sukcesis per la temkanto de Hanako-san, Otsukai wa jitensha ni notte.

Post la milito, ŝi divorcis disde Makino (1950), kaj poste edziniĝis al Koji Shima (1953), kaj poste divorcis lin (1965). En la postmilita periodo, ŝi dikiĝis kaj estis laŭgrade devigita ludi nur duarangajn rolojn. Por ekzemplo, ŝi ludis la rolon de patrino de Hideki Takahashi en la televidserio Otoko no monshō el 1963 ĝis 1966.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]