Aleksander Sahinjan
Aleksander Sahinjan | |
---|---|
Busto de Sahinjan en la Insituto-Muzeo de Arkitekturo de Armenio en Erevano | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1910 en Vardablur |
Morto | 1-an de januaro 1982 (71-jaraĝa) en Erevano |
Lingvoj | armena |
Ŝtataneco | Armenio |
Alma mater | Armena Nacia Politeknika Universitato |
Familio | |
Frat(in)o | Anahit Sahinyan |
Okupo | |
Okupo | historiisto • arkitekto |
Aleksander SAHINJAN (armene: Ալեքսանդր Սահինյան; 1910-1982) estis sovetia armena historiisto pri Arkitekturo, kiu gvidis la Arkitekturan Departementon de la Instituto de Artoj de la Armena Akademio de Sciencoj inter 1958 kaj 1982.
Naskita en Vardablur-vilaĝo en norda Armenio, li studentiĝis ĉe la arkitektura sekcio de la Politeknika Instituto de Erevano en 1937. Li estis dungita kiel ŝtatdizajnisto ĝis la komenco de la Dua Mondmilito. Inter 1942 kaj 1944, li servis en la sovetia armeo kaj revenis al Armenio vundita. Je lia reveno, Sahinjan okupiĝis pri postbakalaŭra programo de la Armena Akademio de Sciencoj kaj komencis la arkeologiajn elfosadojn ĉe la Baziliko Aparan. Ekde 1946 li laboris ĉe la Arta Instituto de la Akademio de Sciencoj. Sahinjan defendis sian disertacion pri la arkitekturo de la Baziliko Aparan en 1952. Sahinjan gvidis la elfosadojn ĉe la Katedralo Eĉmiadzin en 1955-56 kaj 1959 dum kiuj fragmentoj de la origina preĝejo el la 4-a jarcento kaj prakristanaj strukturoj estis malkovritaj. Inter 1968 kaj 1974, li restarigis la solan grek-romian kolonaran konstruaĵon en Armenio, la templo de Garni, kiu kolapsis en la 17-a jarcento.