Senator of Belgium • Minister of Finance of Belgium • Minister of Development Cooperation • member of the Chamber of Representatives of Belgium • Deputy Prime Minister of Belgium • Ĉefministro de Belgio • Minister of Pensions • Minister of Foreign Affairs in Belgium • Minister of European Affairs • member of the Chamber of Representatives of Belgium vd
Filo de la politikisto Herman De Croo, li komencis sian politikan vivon en junio 2009 per malprospera kandidateco al la eŭropaj elektoj. Ses monatojn poste, li estis elektita prezidanto de la Open VLD anstataŭe de Guy Verhofstadt. Li ilustris sin en aprilo 2010 kaŭzante la falon de la federacia registaro de Yves Leterme, malfermante la plej longan politikan krizon de la belga historio.
Li estis elektita en oktobro 2012 urbestro de Brakel, poste fariĝis ĝuste post vicĉefministro kaj federacia ministro de Pensioj de la registaro Di Rupo. Sub la mandatoj de Charles Michel, poste Sophie Wilmès, li estis ĉiam vicĉefministro, same kiel ministro de la Kunlaboro al la disvolviĝo. Li forlasis en 2018 la fakon de la cifereca Agendo, kiun li tenis ekde 2014, profite de tiu de Financoj.
Sekve de la parlamentaj elektoj de majo 2019 kaj de longa politika krizo, li estis indikita kun-formiga en septembro 2020 kun Paul Magnette. Post la sukceso de ilia misio, li fariĝis ĉefministro de koalicio de sep partioj, sekvante tiel post Sophie Wilmès.