Artodomo de Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artodomo de Gera
faka altlernejo • private Hochschule • privata lernejo • privata universitato
Informoj
fondodato 2006
speco publika
Geografia situo 50° 52′ 51″ N, 12° 4′ 20″ O (mapo)50.8807594412.07218306Koordinatoj: 50° 52′ 51″ N, 12° 4′ 20″ O (mapo)
lando Germanio
Nombroj
nombro de studentoj 486 vd (stato: 2012)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Informationsdienst Wissenschaft vd
Artodomo de Gera (Turingio)
Artodomo de Gera (Turingio)
DEC
Artodomo de Gera
Artodomo de Gera
Map
Artodomo de Gera
vdr
Planita artodomo en Neue Straße, Gera

La eksa Artodomo de Gera (germane Kunsthaus Gera) troviĝas en Gera, Germanio, Neue Straße nr. 30. Nun uzas la domon la Fakaltlernejo pri saneco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La alikonstruo de la iama Landa centra banko al artodomo, decidite en 2009 fare de la urba konsilantaro, malfermigu al la urbo novajn vojojn iĝi porarta centro sub novaj perspektivoj. La fama londona arkitekto David Chipperfield planadis la tuton, la muroj de la enirejo kaj de la ĝiradohalo aranĝitis nove per laboraĵoj de la popartisto Michael Craig Matin. En 2001 estis estinta la reinaŭguro de la bankejo. Sed nur kelkajn jarojn poste la banko forlasis la lokon donante al la urbo la ŝancon akiri la objekton malmultekoste. La alikonstruon al artodomo kun 1400 kvadratmetroj da ekspozicia areo sur du etaĝoj planis ankaŭ la arkitektoj de Chipperdield. Enhava fokuso estu la verkaro de Otto Dix. La tuto uzitis mallongan tempon por nedaŭraj ekspozicioj. Sed la projekto eklamis.

Emblemo de la fakaltlernejo SRH FH Gera

Post 2013 la Fakaltlernejo pri saneco (Fachhochschule für Gesundheit) forlasis sian malnovan sidejon en Gera (Villa Hirsch, Hermann-Drechsler-Straße) kaj transprenis la ne plu realigeblan artodomon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 98

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]