Artur Bormann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artur Bormann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
Morto 1-an de oktobro 1986 (1986-10-01) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Werner Bormann
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Doktoro Artur BORMANN (naskiĝis en 1903; mortis la 1-an de oktobro 1986) estis germana administra fakulo kaj interlingvisto, honora membro de UEA kaj konata aktivulo en la germana Esperanto-movado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bormann studis politikajn sciencojn (juroscienco, nacia ekonomio kaj socia scienco) en la Humboldt-Universitato en Berlino kaj doktoriĝis en 1927. De 1951 ĝis la emeritiĝo en 1968 li gvidis la Abteilung Zentrale Register des Kraftfahrt-Bundesamtes en Flensburg (Fako Centraj registroj en la Oficejo por Motorveturiloj).

Bormann estis aktiva esperantisto. Ankaŭ lia filo d-ro Werner Bormann estis konata esperantisto, kaj same la bofilino Elsbeth Bormann kaj la genepoj Thomas Bormann kaj Judith Jackson.

Interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

En Flensburg li en 1952 fondis la Gesellschaft für internationale Sprache e.V. (GIS), kies prezidanto li estis ĝis 1985. Lia filo Werner Bormann (1931–2013) de 1985 ĝis 2004 estis lia posteulo kiel prezidanto de GIS.

Bormann ankaŭ oficis kiel honora prezidanto de la Societo por Internacia Lingvo, en kiu li provizis la Esperanto-movadon mondvaste per science bazita informmaterialo kaj batalis por interkompreniĝo inter la popoloj kaj por paco en la mondo. Lia ĉefa tasko estis redaktado kaj eldonado de Interlingvistika informa servo (ISS) regule ekde 1957 dum pli ol 25 jaroj. Li eldonis ĝin ĝis 1984. Aperis 108 eroj kun entute pli ol 1000 paĝoj.Subtenis lin la lingvistoj Björn Collinder (Upsalo), William E. Collinson (Liverpool), la esperantologoj Gaston Waringhien (Parizo), Juán Régulo Perez (La Laguna/Tenerifo), la juristo Ivo Lapenna (Londono), la medicinisto Giuseppe Canuto (Romo), la ekonomikisto Lucien Laurat (Parizo) kaj la fizikisto Hans Sirk (Vieno).

D-ro Bormann havis frue la konvinkon, ke por la scienca pritraktado de la planlingvaj problemoj gravas la fenomenoj de la socia kunvivado de la esperantistoj kaj de la lingvopolitiko; ili samrangas apud la pure lingvaj. Per tio do li plivastigis la bazon de la interlingvistiko: ĝi konsistas el lingvistiko kaj el sociologio, ĝuste lia fako. Li laboris por sia konvinko kaj ĝia diskonigado kun la celo, per pli trafaj argumentoj antaŭenpuŝi Esperanton inter sciencistoj, politikistoj kaj altaj ŝtatfunkciuloj.

Laŭ Detlev Blanke Bormann diferencigis tri kampojn de la interlingvistiko, nome la ĝeneralan, la specialan kaj la praktikan interlingvistikojn.[1]

La patro de la motorveturila legitimilo[redakti | redakti fonton]

Kiel gvida oficisto en la Oficejo por motorveturioj Bormann fariĝis la "patro de la motorveturila legitimilo" (germane hoiaŭ Fahrzeugbrief). Dum la Internacia Aŭtomobila Ekspozicio (IAA) en Frankfurto će Majno en 1975 pro liaj meritoj pri la kreo de la motorveturila legitimilo estis transdonita al li la Federacia Meritkruco je la rubando.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Detlev Blanke: Artur Bormann und die „Gesellschaft für Internationale Sprache e.V.“ (1952–2004). In: Mitteilungen der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Beiheft 12, November 2005. Internationale Plansprachen – Entwicklung und Vergleich, Beiträge der 14. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 5.–7. November 2004 in Berlin, Berlin, 2005.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Grundzüge der Interlinguistik (Sonderdruck: "Sprachforum"; 1958)
  • Grundzüge der Interlinguistik (En: Plansprachen: Beiträge zur Interlinguistik)
  • Memorandum über eine grundlegende Vereinfachung im internationalen Verkehr durch die Verwendung von zweisprachigen Dokumenten (1950)
  • Nieder mit den Sprachenschranken! Der Weg zur Universalsprache (Sonderdruck "La ponto", 1950)
  • Das Weltsprachenproblem (1948)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Detlev Blanke: Artur Bormann und die „Gesellschaft für Internationale Sprache e.V.“ (1952–2004). In: Mitteilungen der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Beiheft 12, November 2005. Internationale Plansprachen – Entwicklung und Vergleich, Beiträge der 14. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 5.–7. November 2004 in Berlin, Berlin, 2005.
  2. Honorigo por d-ro Artur Bormann. En: Germana Esperanto-Revuo Septembro 1975, Nürnberg, p. 5.