Tiu ĉi artikolo temas pri la belga komunumo, kiu nederlande nomiĝas Baarle-Hertog kaj franceBaerle-Duc. Ne miksu ĝin kun la franca komunumo Bar-le-Duc.
Kune kun la nederlanda komunumo Baarle-Nassau ĝi formas la vilaĝon Baarle. Baarle-Hertog konsistas el 22 eksklavoj kaj parto, kiu limas rekte al la Belga limo kun la vilaĝeto Zondereigen.
La limoj de Baarle-Hertog estas historia kuriozaĵo, kaj estas tre malsimplaj. Baarle-Hertog konsistas el 24 eroj de lando, el kiuj 20 estas ĉirkaŭitaj de la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. Ene de tiuj ĉi (belgaj) eksklavoj, estas ankaŭ 7 nederlandaj enklavoj, kiuj apartenas al la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. La limo estas tiel komplika, ke kelkaj stratoj kaj domoj estas dividitaj inter la du landoj. Onidire, ke kiam nederlanda leĝo devigis ke (nederlandaj) restoracioj fermu pli frue ol la belgaj, en kelkaj restoracioj la klientoj devis nur movi siajn tablojn al la belga flanko.