Baldur Ragnarsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson en la Malferma Tago, aprilo 2005
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1930 (1930-08-25)
en Reyðarfjörður,  Reĝlando Islando
Morto 25-an de decembro 2018 (2018-12-25) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoislandaangla
Nacieco islandano
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo verkisto • poeto • esperantisto • eseisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Ŝtupoj sen nomo 1959
  • Esploroj 1974
  • La lingvo serena 2007
  • La neceso akceptebla 2008
Akademiano jes
Esperantistiĝis en 1949
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Baldur.

Baldur Ragnarsson (25-an de aŭgusto 1930 - 25-an de decembro 2018) estis islanda instruisto kaj verkisto de poemoj, interalie esperantaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Baldur Ragnarsson vivis en Rejkjaviko. Profesie li estis instruisto kaj lerneja ĉefinspektoro. Li estis ano de la verkista asocio de Islando.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949 kaj aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952.

Baldur estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Li prezidis la Belartajn Konkursojn de UEA ekde 1975 ĝis 1985, estis LKK-prezidanto de la UK 1977 en Rejkjaviko kaj vicprezidanto de UEA pri kulturo kaj edukado de 1980 ĝis 1986. Li poste iĝis honora membro de UEA.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj redakciano de Norda Prismo 1958-1974, ricevis en 1964 la "Arĝentan spronon de KOKO" pro originala verkado.

En 2007, Esperantlingva Verkista Asocio elektis lin kiel kandidaton al Nobel-premio pri literaturo post la morto de William Auld.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Baldur verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj.

En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena, lia plenverkaro: ĝi enhavas la du poemarojn, ĉiujn disajn poemojn kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis. Enkondukas liajn verkojn en la libro eseoj de Mauro Nervi, kiu ĉefredaktis La lingvo serena, Renato Corsetti, Marjorie Boulton, Jorge Camacho, Probal Daŝgupto, Edwin de Kock, Nicola Ruggiero, Humphrey Tonkin.

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ŝtupoj sen Nomo

Citaĵo
 La meritplena eldonejo STAFETO, kiu jam aperigis 15 dikajn librojn, sub la titolo «Bel-literaturo Eldonserio» komencas nun alian serion «Beletraj Kajeroj de Stafeto» en pli malgranda formato kaj malmultenombra paĝaro, sed, nek malpli interesa nek malpli grava por la ĉiam kreskanta Esperanta literaturo, kaj tio ja estas kutima ĉe ĝi bele prezentata.

«Stupoj sen Mono» estas la titolo de la unua kajero, originale verkita de islandano Baldur Ragnarsson. Formas la volumon tri ŝtupoj, entenente po 22 poeziaĵojn. La aŭtoro, bone konata de la legema esperantistaro, estas plenformata poeto : li regas la rimon kaj ceterajn metiajn rimedojn, kiujn li ofte elegante malestimas. Liaj temoj estas variaj, profundaj (vidu XVII, XXIII), pensigaj, modernaj kaj malfacile kompreneblaj; estas kelkaj pecoj, forme mallongaj kaj funde pli ampleksaj ol multaj longaj poemoj. Prezentas la libron kaj la aŭtoron prologo de J. Régulo Pérez, vere priliteratura eseo, dum kiu li faras la historion de la odiseo travivita de la verko ĝis la publikigo, kaj ornamas la paĝojn 4 dekoracioj de Picasso. Ĝis tie-ĉi, nur oni povas laude paroli pri la verko; sed mi bedaŭras la mankon de glos’ kaj not’tabeloj klarigontaj kelkajn vortojn kaj aludojn, ekzemple, la grekajn vortojn sur la 59-a paĝo.

En la du lastaj pecoj de la tria ŝtupo, la aŭtoro ne uzas la apostrofon kiam li elizias finaĵon de nomo, sed li uzas ĝin en la elizio de la artikolo. Kial? Mi ne ŝatas tiun kontraŭfundamentan novaĵon, kiun mi opinias tute senutila. Ĉiuokaze, ĝi estas pli necesa ĉe la nom’ ol ĉe la artikolo: domen povas esti elizio kaj signifi domeno, aŭ adverbo de movado kaj signifi al domo; dum L ne povas esti alia vorto ol la. Sed tio estas malgranda nigra punkto en tutkolora bela bildo. 
— Boletín n122 (jul 1960)

Tradukaĵoj el la islanda[redakti | redakti fonton]

Islandaj Pravoĉoj
  • Sub Stelo Rigida (Traduko de du poemaroj sub unu titolo de la islanda poeto Torstein fra Hamri) 1963
  • Islandaj Pravoĉoj (Traduko de tri rakontoj kaj unu poemo el la antikva islanda literaturo) 1964
  • Sagao de Njal (Traduko de la plej granda el la antikvaj islandaj sagaoj), aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno en la Serio Stafeto en 2003 ISBN 90-77066-07-1 [1]
  • Sendependaj Homoj (Traduko de romano de Halldór Laxness pri islandaj kamparanoj je la komenco de l'20a jarcento) 2007
  • Edda (La precipa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, traduko de la verko de Snorri Sturluson) 2008
  • Vundebla Loko (Traduko de poemoj de la plurfoje premiita islanda verkistino Gerður Kristný) 2009
  • Sagao de la Volsungoj - kaj ĝiaj fontoj (Traduko de la plej fama de la t.n. pratempaj sagaoj, kiuj temas pri pranordiaj (ĝermanaj) mitologiaj herooj) 2011
  • Sagao de Egil (Traduko de unu el la 40 t.n. Sagaoj de Islandanoj) 2011

Krome dekoj da tradukoj en diversaj revuoj, lastatempe ĉefe en la revuo La tradukisto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Sub Stelo Rigida

Citaĵo
 La Esperanta lingvaĵo de Baldur Ragnarsson redonas al ni, en ĉi tiu libro de STAFETO, la poemaron de la islanda poeto Thorsteinn frá Hamri.

En ĉi tiu poemaro de nia islanda intuiciulo oni povas trovi la ĉefajn trajtojn kiuj karakterizas la modernan sed tamen eternan poeton, kaj novan sintenon antaŭ la vivo; la plej intiman priskribon: reagoj de sentemulo antaŭ la ŝajna nekomprenebleco de la ĉiutagaj okazintaĵoj kiujn la vivo devige metas antaŭ nia vivovojo. Esence, la libro estas konscia-nekonscia sopiro pri mondo pli vera, pli pura, kaj antaŭ ĉio pli homa, en la tuta senco de la vorto. Kiel faro de poeto klopodanta ĝui kaj penetri la veran estecon de la perceptitaj agoj, la plej granda parto el la poemoj estas simbolaj priskriboj, sencoriĉaj bildoj vivigitaj per rafinitaj, zorge elektitaj vortoj. Tipe poezia estas la delikata malĝojo, la pesimismo, kiu pli-malpli kaŝe parfumas la tutan poemaron. ĉio en ĝi sopiras al tio kio forpasis, al la nekomprenebleco de tio kio okazas .(oni ne scias kie lokigi ĝin interne de nia mio), al la necerteco pri venontaĵoj ...ja ni ankaŭ estas senpovaj antaŭ la estanteco! En la unua parto de la libro, «Donaco por nova mondo», kelkaj poemoj en prozo (Homo loĝas...; La Arbo, Posedaĵo', Okuloj, La Nigra Ŝtono) donas ateston pri sopiro de la aŭtoro al nova, pli verŝata konscienco. Tra peĉe nigraj nebuloj ekbrilas nova konceptoformo, obskura deziro pri mondpercepto pli intima, pli reala. Tiuj poemoj venigis en mian memoron la enigman verkaron de la genia kaj originala verkisto Franz Kafka. Ambaŭ —laŭ mia opinio— sopiras nekonscie al nova homo: superulo kiu kapablos fari el ni perception pli taŭgan por mondo ĝis nun nekonata en esenco kaj signifo. En tiu unua parto mi reliefigus du poemojn: «La Libereco kaj la dio», kaj «Kanto de Tombistoj». En la dua parto de la libro, «Lando de Vivantoj», oni retrovas la saman «homan» timon. Eble, laŭ lingvo, la formo estas pli matura, pli firma, pli riĉa, sed la penso ne estas pli profunda ol tiu de la unua parto. Unu el la poemoj, «Ĉe la fajroj» elstaras pro ĝia profundeco. «Sango defias vin dancanto» —En memoro al Patrice Lumumba— montras la kreopovon de l' aŭtoro por simbole ligita libereco, ĝis kiam...

(la) blanka skorpio agonios
en la propra veneno
falegos en la tombon de oro
kaj mortos
en tiu hela maten’.

Aparte rimarkindan mencion meritas la artaj dekoracioj de Asta Sigurdarthóttir, edzino de l’aŭtoro, kiuj mirige harmonias kun la enhavo de la libro kaj klopodas interpreti signifojn. La tradukisto uzis Esperanton kun tiela lerteco kaj bona gusto ke la verko ŝajnas ne traduko sed originalo plena de riĉigaj nuancoj kiuj kelkloke sukcesas doni al la teksto mirindajn muzikecon kaj delikatecon. 
— N. L. ESARTIN. Boletín n144 (jul 1964)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • La Sagaoj kaj Zamenhof: stabiligaj faktoroj 1982
  • La Poezia Arto (Kvin prelegoj faritaj en la kadro de la 26-a Kultura Semajnfino de SEL) 1988
  • Studado de alia lingvo 1982
  • La proza poemo: la ĝenro, ĝiaj latentoj kaj aplikoj 1987
  • Cent jaroj de poezio en Esperanto. Memorlibro pri la internacia jubilea Esperanto-konferenco. Cent jaroj de Esperanto-kulturo. 1989
  • Tradukante la antikvan islandan literaturon en Esperanto Menade bal püki bal. Festlibro por Reinhard Haupenthal. 1998
  • La poezio de la skaldoj Festlibro por André Albault.
  • La fono kaj la fronto: kelkaj konsideroj pri semiotikaj aspektoj de la Esperanta poezio Lingva arto, jubileta libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton 1999, 217 pp. ISBN 92-9017-064-6
  • La poemoj de Armand Su 1993
  • Kombino de poeta virtuozeco kaj ties instrumento Ĉefartikolo pri Poemo de Utnoa de Abel Montagut. 1994
  • La lingvo serena 2007
  • Verki poezion en Esperanto IKU 2008
  • Esperanto kiel anti-lingvo Universidad de La Laguna, Salamanca, 3,266 pp., 1986 ISBN 84-600-4290-1

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kontribuis al Beletra Almanako BA1, BA2, BA3, BA5, BA6, BA10, BA11, BA12, BA13, BA14, BA17. Vidu ankaŭ : Metodiko en la Praktiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-09. Alirita 2019-06-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Baldur Ragnarsson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.