Balozi Dola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balozi Dola
Persona informo
Aliaj nomoj Balozi • Dolasoul
Lingvoj anglasvahila
Ŝtataneco Tanzanio
Okupo
Okupo repisto
vdr

Balozi DOLA, BALOZIDOLASOUL (naskiĝis en 1955 en Daresalamo) estas tanzania hiphopa kaj bongoflava artisto.[1]

Balozi Dola ekiris repi kiam li estis mezlerneja studento en Niĝerio. Lia familio vidis tiun ŝatokupon pli kiel distro ol kariero. Por lia familio la plej grava afero estis la studoj kaj tial ili sendis lin al Britio por studi. Al lia reveno Balozi aliĝis al la rap-grupo Deplowmatz kaj finis esti hip-artisto. La membroj de tiu grupo estis infanoj de tanzaniaj diplomatoj. En 1999 Deplowmatz estis rekonita kiel la plej bona repogrupo en Tanzanio. Poste, kiam la grupo disiĝis, Balozi daŭrigis sian solokarieron.[2][1]

La muziko de Balozi fokusiĝas al la politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj problemoj de la tanzania popolo. Balozi publikigis plurajn muzikalbumojn kaj faris multajn koncertojn tra Eŭropo, Afriko kaj Nordameriko.[1]

Balozi dume translokiĝis sian loĝejon al Novjorko, kie li kunlaboras kun hiphopaj muzikistoj kaj foje kun filmistoj kiel Charlie Ahearn, aŭtoro de la kulta mallonga filmo «Bongo Barbershop».[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 HASHLONGALONGA: Balozi Dola Soul. Alirita: 22 majo 2020
  2. 2,0 2,1 Bongo Barbershop – Africa « Hipology Is « Hipology Arkivigite je 2016-03-21 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita: 22 majo 2020
  3. Here's a Little Something Local.pdf (angle) (PDF). Alirita 22 majo 2020.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]