Blinda Gardisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanta humuro > La Blinda Gardisto < Humuro


Ekde 1996, la Blinda Gardisto estas la oficiala murgazeto de la Internacia Seminario (IS). La du fondintoj estas Gunnar R. Fischer kaj Till C. Schönberner. Ili verkis grandan parton de la artikolaro, tamen intertempe kontribuis ankaŭ aliaj personoj.

Origine intencita kiel serioza, informa gazeto - simile al kongresaj gazetoj de la Universala Kongreso (UK) aŭ la Internacia Junulara Kongreso (IJK) - jam dum la unua jaro montriĝis ke la du redaktoroj forte inklinas al ŝercaj artikoloj.

La nomo de la gazeto estas rekta traduko de Blind Guardian, metalroka grupo el Germanio kiun ambaŭ redaktoroj tre ŝatas. Samtempe kaj pro pura hazardo ekzistas plie Brita gazeto kiu nomiĝas The Guardian.

La stilo de la Blinda Gardisto estis inspirita de la Usona MAD-magazino (ĉefe ĉe Gunnar R. Fischer), humuraĵoj el Out of order (la lerneja gazeto de Till C. Schönberner) kaj la daŭre novaj idiotaĵoj en Esperantujo, precipe tedaj kaj stultaj movadaj diskutoj.

Ne ĉiam temis vere pri murgazeto: Plurfoje eldono de la Blinda Gardisto fariĝis parto de la 2a informilo de la Internacia Seminario (IS). Por kontraŭbatali la nescion pri la junulara Esperanto-kulturo, en la Blinda Gardisto daŭre aperis kantotekstoj kiel "IS" de Bertilo Wennergren kaj Micke Englund aŭ "La Bamba".

Pluraj Esperanto-gazetoj influis la Blindan Gardiston: De la membrogazeto de la Kolonjaj esperantistoj, Kolego, oni transprenis la klaĉan rubrikon "Ĉu vi jam scias...?". La slogano "Blinda Gardisto? - Blinda Gardisto!" origine venas de Koncize, Esperanto-gazeto eldonita de diversaj Eŭropaj Esperanto-junularoj ("Koncize? - Koncize!"). Aliflanke Koncize kaj la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo, GEJ-gazeto (ekde 1999: /·kune·/), reaperigis artikolojn, kiuj unue aperis en la Blinda Gardisto. Post kelkaj jaroj, la koncepto iĝis eĉ iom pli malstrikta, kaj foje artikoloj unue aperis en tiuj gazetoj (uzante la identigan simbolon de la Blinda Gardisto).

La plej granda triumfo en la historio de la Blinda Gardisto certe estis la aperigo de satira artikolo en Revuo Esperanto, la membrogazeto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en novembro 2002. Temis pri troiga parodio de akra movada artikolo kiu antaŭe aperis en ĝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]