Božena Němcová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Božena Němcová
Božena Němcová
Božena Němcová
Persona informo
Božena Němcová
Naskonomo Barbora Novotná
Naskiĝo 4-a de februaro 1820
en Vieno, Aŭstrio, Aŭstra imperio
Morto 21-a de januaro 1862
en Prago, Bohemio, Aŭstra imperio
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Nacieco ĉeĥino
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Subskribo Božena Němcová
Familio
Patro Johann Pankl vd
Patrino Terezie Panklová vd
Edz(in)o Josef Němec vd
Infanoj Karel Němec • Theodora Němcová • Jaroslav Němec • Hynek Němec vd
Profesio
Okupo verkistino
Laborkampo rural literature • poezioĈeĥlingva literaturoNacia renaskiĝo • Czech prose vd
Aktiva en Polná vd
Verkado
Temoj fabeloj, rakontoj
Verkoj Babička (Avinjo, 1856)
Avinjo rete en pdf
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Božena NĚMCOVÁ (naskiĝis la 4-an de februaro 1820, mortis la 21-an de januaro 1862) estis ĉeĥa verkistino, la plej ŝatata[mankas fonto] ĉeĥa aŭtoro de la 19-a jarcento.

La infanoj amas[mankas fonto] ŝiajn Fabelojn (kelkaj esperantigitaj), plenkreskuloj ŝian 200-paĝan rakonton Avinjo (esperantigita), en kiu la aŭtorino rememoras sian infanaĝon, kiam ŝin kaj ŝiajn gefratojn edukis avino, simpla, sed saĝa vilaĝa virino. Ankaŭ pro la lingvaĵo estas la libro konsiderata ĉefverko de la ĉeĥa literaturo, tial ĝi estis esperantigita jam en 1914.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Babička (Avinjo, 1856)
  • Podhorská vesnice (Submontara vilaĝo, 1856)
  • Divá Bára (Sovaĝa Bara)
  • Karla (Karla)
  • V zámku a podzámčí (En kastelo kaj subkastelejo)
  • Chudí lidé (Malriĉaj homoj)
  • Chyže pod horami (Kabano sub la montoj)
  • Pan učitel (Sinjoro instruisto)
  • Národní báchorky a pověsti (Naciaj fabeloj kaj mitoj)
Monumento en Prago

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Avineto (Časopis českých esperantistů, 1909-1914, 1921, tr. Vladimír Tobek, Karel Procházka)
  • Homo (La Progreso, 9/1918)
  • El privata korespondaĵo (tr. Tomáš Pumpr, en Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935)
  • Punita orgojlo (tr. Josef Vondroušek, manuskripto)
  • Princido Bajaja (tr. Josef Vondroušek, manuskripto)
  • Pri stulta Joĉjo (tr. Miroslav Malovec)
  • Pri malsaĝa Hanĉjo (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2003, p. 4-7)
  • Ne tiom oro kiom salo valoras (tr. Valda Vinař. en Ĉeĥaj fabeloj, 1962)
  • Salo pli valoras ol oro (tr. A. Hejnová, La Progresanto, 7-8, 1958)
  • Diablo kaj Kaĉa (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2005, p. 4-7)
  • Fabelo pri la koketo kaj la kokineto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 1/2002, p. 5)
  • Fabelo pri mielkuka dometo (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 1/2003, p. 7-8)
  • Pri virkato, virkoko kaj falĉilo (tr. Jiří Patera)
  • Saĝa montaranino (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 3/2003, p. 6-9)
  • Saĝa oraĵisto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 3/2005, p. 2-4)
  • Prunto por repago (tr. Jiří Patera, Bulteno EK Praha, 2/2009, p. 21-22)
  • Onklo Matiaso (tr. Jiří Patera, Bulteno EK Praha, 1/2001, p. 15)
  • Pri Peĉuleto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2001, p. 9-10)
  • Kiu estas pli malsaĝa (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2001, p. 10-11)
  • Fabelo pri Fingreto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 3/2001, p. 10-11)
  • Kiel Hanĉjo lernis latinlingve (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 4/2001, p. 8-9)

Pri Božena Němcová[redakti | redakti fonton]

Recenzo pri Božena Němcová - Malgranda biografio[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi 19 paĝa broŝureto entenas la memoran paroladon de Dro. Hoffmeister

pri la fama ĉeĥa verkistino Bozena Nemcova (1820-1862; propranome Barbora Panklová). Kelkaj poemoj kaj la verketo «kvar tempoj», laŭ tradukoj de Jiri Korinek kaj J. M. Havlik respektive, evidentigas la verkistan talenton de ĉi tiu eksterordinara virino kies liberama koro kaj nobla karaktero elfloris en cirkonstancoj kaj medioj ege malfavoraj, unue pro la kruda kaj severa karaktero de ŝia edzo, kaj due pro la burĝa socio kiu ŝin ĉirkaŭis, nekapabla kompreni ĉi tiun virinon aspiranta al sendependenco kaj egalrajto.

Kiel verkistino, Bozena Nemcova famigis ĉefe pro sia verko «Avino» kiu aperis en multaj tradukoj (ankaŭ en Esperanto). UNESKO envicigis ŝin en la liston de tutmondaj datrevenoj en la jaro 1962a. 
— N. L. ESCARTON. Boletín n147 (jan 1965)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.