Bragança

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bragança
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 341  (2011) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 6° 45′ U (mapo)41.8-6.75 [+]
Areo 1173,57 km² ( 117 357 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Bragança (Portugalio)
Bragança (Portugalio)
DEC
Bragança
Bragança
Situo de Bragança

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bragança (Portugal) [+]
vdr

Bragança, estas portugala urbo, ĉefurbo de la distrikto Bragança, kiu situas en ties nordo. sur la nordorienta altebenaĵo ĉe la montĉenaro Montesinho. Bragança estas la ĉefa urbo de la iama provinco Trás-os-Montes.

Ĝi estas sidejo de la municipo Bragança kun totala areo de 1.173,57 km², 34 582 loĝantoj en 2021 loĝdenseco de 29 loĝantoj por km², subdividita en 39 fregezioj. La municipo limas norde kaj oriente kun la hispana regiono Kastilio-Leono, sudoriente kun la municipo Vimioso, sudokcidente kun Macedo de Cavaleiros kaj okcidente kun Vinhais.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romanika konstruaĵo Domus Municipalis.

En la areo de la aktuala municipo Bragança, ekzistis jam grava setlejo en la epoko de la romia okupado. La keltoj nomis la urbon fonditan en la 2-a jarcento a.n.e., per la nomo Brigância, toponimo kiun poste oni latinigis ĝin "Bragança".

Dum iom de la romia tempo, ĝi havis la nomon "Juliobriga", havigita al Brigância fare de la imperiestro Aŭgusto Cezaro omaĝe al lia onklo Julio Cezaro.

Detruita dum la militoj inter kristanoj kaj islamanoj, ĝi estis en teritorio apartenanta al la monaĥejo de benediktanoj de Castro de Avelãs kiam ĝin akiris, per interŝanĝo, en 1130, Fernão Mendes de Bragança, bofrato de Dom Afonso Henriques.

Rekonstruita en la loko Benquerença, Sanĉo la 1-a havigis foruon en 1187, liberigis ĝin en 1199 disde la sieĝo farita de Alfonso la 9-a de Leono, kaj metis ĝin tiam definitive la nomon "Bragança".

la mezepoka kastelo staras super la urbo

En 1385, kastilia truparo komponita de ĉirkaŭ 1 100 homoj, el kiuj ĉirkaŭ 700 estis helpantoj kaj la ceteraj arkistoj kaj arbalististoj, estritaj de Juan Aligata, eniris en Portugalion tra la norda limo de tio kiu nun estas la Distrikto Bragança. Ilia fina celo, kaptinte la fortikaĵon de Bragança, estis kuniĝi al la armeo de Johano la 1-a de Kastilio. La ekspedicio estis haltigita en la areo de la urbo Bragança fare de malgranda portugala truparo de ĉirkaŭ 250 homoj estritaj de Dinis Oliveira. La registroj de la batalo estas en la distrikta arkivo de Bragança kaj laŭ tiuj, la kastilian invadon venkis la malgranda portugala truparo pere de surpriza atako, dum la kastilianoj devis retiriĝi al Benavente.

La regento Dom Pedro, en 1442, altigis Bragança al ĉefurbo de duklando havigita al sia ekstergeedza frato dom Afonso, oka grafo de Barcelos, kiu estis bofilo de Dom Nuno Álvares Pereira. En 1445, Bragança ricevis rajtigon por okazigo de senimposta foiro kaj en 1464, Dom Afonso la 5-a altigis la urbon al la kategorio de cidade (urbo).

Klostro de la malnova katedralo.

La reĝo Manuelo la 1-a restarigis la Bragança familion surtronen la 18an de Junio 1496, sed devigis iliajn heredantojn forpeli la judojn el Bragança, rezulte en la foriro de centoj da loĝantoj kiuj estis subtenintaj kaj promociintaj la urbon. Tiuj kiuj ne konvertiĝis al kristanismo lasis Portugalion (kunportante siajn monon, kontaktojn, sciaron, komercan sperton), kiel Orobio de Kastro (kiu iĝis rabeno de la sinagogo de Amsterdamo) kaj Jakobo de Kastro Sarmento kiu estis grava figuro en Anglio kaj Skotlando, profesoro de la Universitato de Aberdeen.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj, disvolviĝo kreskis ekster la urbo mem Bragança, kaj en la sekvaj jarcentoj estis gravaj plinovigoj kaj remodelado de preĝejoj, konventoj kaj nobelaj bienoj ene de la municipo. Multaj stratonomoj de Bragança montras rapidan industriigon kaj komercigon en la komunumo, pere de nomoj kiel Rua dos Prateiros (arĝentaĵistoj), Rua dos Sineiros (sonorilistoj), Rua dos Oleiros (ceramikistoj), Rua da Alfândega (doganejo), Ponte das Tenarias (tanejoj), Ponte das Ferrarias (forĝistoj), kiuj sendis siajn eksportaĵojn al la regiona merkato. Tiun viglan medion faciligis la judojn kiuj fuĝis el la Inkvizicio en Kastilio dum la 15-a jarcento, kaj kiuj stimulis la komercajn, metiartajn kaj cerealajn merkatojn en la regiono.

Post 60 jaroj finis la Iberia Unio kun Hispanio. La 1an de Decembro 1640 oni restarigis la sendependecon de Portugalio, kio ebligis la ascendon de la 8a Duko de Braganza (tiam militista guberniestro de Portugalio) kiel reĝo Johano la 4-a. El 1640 ĝis 1910 la Dinastio Braganzo havigis al Portugalio ties reĝojn kaj la du imperiestrojn de Brazilo. La lasta regis el 1822 ĝis 1889. La feŭdisma kastelo de la dukoj (konstruita en 1187) ankoraŭ restas.

Ĉirkaŭ la 18-a jarcento estis kelkaj krizoj kaj malsukcesoj en Bragança rilataj al klopodoj por industriigo. Problemoj ĉe agrikulturo en la komenco de la 19-a jarcento okazis ĝuste kiam industriistoj ekabandonis la urbon Bragança. Ekde tiam, la ekonomio de la regiono suferis supre-malsuprajn ciklojn, stimulite de kelkaj ŝtataj iniciatoj.

La 5an de marto 1770, Bragança iĝis sidejo de diocezo. Ĝi estis unuigita ekde 27a de Septembro 1780 al la diocezo de Miranda do Douro (kreita la 22an de majo 1545), kaj la sidejon oni fiksigis en Bragança, kaj tial la oficiala nomo de la diocezo estis de "Bragança e Miranda".

Estas grava kultura centro kaj ĝi ŝuldas sian kreskadon kaj notindan disvolviĝon al la kreado de la Politeknika Instituto de Bragança (5.300 studantoj), diversaj servoj kaj la reveno de enmigrantoj venintaj el Francio kaj Germanio. Pro sia loko proksime de la hispana limo, la urbo ricevas turistojn el la provincoj Zamoro, Leono, Salamanko, Asturio kaj aliloke. Ruraj negocoj temas pri olivoleo, cerealoj, kaŝtanoj kaj brutobredado, ĉefe de ŝafoj.

Dinastio Braganzo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dinastio de Braganzo.

La dinastio Braganzo, portugale Bragança, estas portugala nobela familio nomita laŭ la samnoma urbo, al kiu apartenis de 1640 ĝis 1853 la reĝoj de Portugalio kaj de 1822 ĝis 1889 ankaŭ la imperiestroj de Brazilo. Per la morto de reĝino Maria la 2-a, la reĝeco de Portugalio transiris de la familio Braganzo al la familio de ŝia edzo, Saksio-Koburgo kaj Gotao, branĉo de dinastio Wettin. Tiu branĉo foje estas nomata Braganzo-Saksio-Koburgo-Gotao aŭ Braganzo-Wettin.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Bragança havas la jenajn fregeziojn kaj loĝantojn:

Fregezioj de la municipo Bragança.
  • Alfaião
  • Aveleda e Rio de Onor
  • Babe
  • Baçal
  • Carragosa
  • Castrelos e Carrazedo
  • Castro de Avelãs
  • Coelhoso
  • Donai
  • Espinhosela
  • França
  • Gimonde
  • Gondesende
  • Gostei
  • Grijó de Parada
  • Izeda, Calvelhe e Paradinha Nova
  • Macedo do Mato
  • Mós
  • Nogueira
  • Outeiro
  • Parada e Failde
  • Parâmio
  • Pinela
  • Quintanilha
  • Quintela de Lampaças
  • Rabal
  • Rebordainhos e Pombares
  • Rebordãos
  • Rio Frio e Milhão
  • Salsas
  • Samil
  • Santa Comba de Rossas
  • São Julião de Palácios e Deilão
  • São Pedro de Sarracenos
  • Sé, Santa Maria e Meixedo
  • Sendas
  • Serapicos
  • Sortes
  • Zoio


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Domus Municipalis, unika civila romanika konstruaĵo, eble cisterno, stokejo aŭ kunsidejo (12-a jarcento)
  • Kastelo de Bragança
  • Pilorio, Konvento de Sankta Francisko kaj Malnova Katedralo de Bragança
  • Malnova Episkopa Palaco de Bragança aŭ Muzeo de la Abato de Baçal (kaj ĝardeno)
  • Pilorio kaj kastelo de Rebordãos
  • Pilorio de Rebordainhos
  • Preĝejo, pilorio kaj fortikaĵo de Outeiro
  • Kastrumo kaj ponto de Gimonde
  • Pilorioj de Gostei kaj de Faílde
  • Ponto kaj pilorio de Frieira
  • Pilorio de Sanceriz
  • Municipa Teatro de Bragança
  • Muzeoj Ibérico da Máscara e do Traje, Fervoja, de la Abato de Baçal kaj Milita (Kastelo de Bragança)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bragança (Portugal) en la portugala Vikipedio.