Calafell estas komunumo apartenanta al la provinco Taragono, en la regiono Baix Penedès (Katalunio, Hispanio). En 2022, laŭ la Statistika Instituto de Katalunio, ĝi havis populacion de 29 102 loĝantoj. La municipa teritorio havas tri ĉefajn centrojn, nomitajn Calafell, Segur de Calafell kaj La Playa de Calafell; krom pluraj urbanizadoj, Calafell Residencial, L'Estany, Mas Mel, Mas Romeu, Montmar, Segur de Dalt, Valldemar, Alorda Park, Bellamar, Bellamel, Bonanova, Brises, Calafell Parc.