D-kvarko
En partikla fiziko, la d-kvarko estas kvarko de la 1-a generacio, kies nomo estas mallongiĝo de la angla quark down (kvarko malsupren). Ĝi estas elementa partiklo el kiuj komponiĝas la protonoj, la neŭtronoj kaj aliaj hadronoj.
Ecoj[redakti | redakti fonton]
Kiel ĉiuj kvarkoj, la d-kvarko estas fermiono de spino ½. Ĝi havas elektran ŝargon de -⅓ e kaj maso inter 4 kaj 8 MeV.c−2 (la plej malpeza el la kvarkoj post la u-kvarko).
Laŭ la norma modelo, ĝi konsistigas, kun la u-kvarko, la nukleonojn: la protono entenas du u-kvarkojn kaj unu d-kvarkon, dum la neŭtrono entenas du d-kvarkojn kaj unu u-kvarkon.
La kontraŭpartiklo de la d-kvarko estas la d-kontraŭkvarko de ŝargo +⅓ e.
La ekzisto de d-kvarkoj estis unue postulata kiam Murray Gell-Mann kaj George Zweig malvolvis la kvarkan modelon en 1964. Unua ekvido de ili okazis en eksperimento pri malelasta difuzo en SLAC en 1968.
Hadronoj[redakti | redakti fonton]
Inter la hadronoj, kiuj entenas unun aŭ plurajn d-kvarkojn, estas:
- La ŝargitaj pionoj π±: mezonoj entenantaj unu d-kvarkon kaj unu u-kontraŭkvarkon, aŭ inverse.
- La neŭtra piono π0, kvantuma superpozicio de paro "d-kvarko - d-kontraŭkvarko" kaj paro "u-kvarko - u-kontraŭkvarko"
- Mezonoj η kaj η', superpozicioj de pluraj paroj "kvarkoj - kontraŭkvarkoj" el kiu paro "d-kvarko - d-kontraŭkvarko".
- Multenombraj barionoj, ekzemple la barionoj Δ konsistiĝas el d- kaj u-kvrakoj. La bariono Δ+ entenas unu d-kvarkon, la bariono Δ0 du, kaj la bariono Δ− tri.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]