Dirk Sacré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirk Sacré
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (67-jaraĝa)
Lingvoj latinanederlandaangla vd
Profesio
Okupo klasika filologo • universitata instruisto vd
Laborkampo klasika filologioLatina literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dirk SACRÉ, latinigite Theodoricus Sacré aŭ eĉ duone helenigite Theodoricus Hosius (naskiĝinta en 1957) estas belga filologo klasika kaj profesoro en la Katolika universitato de Loveno.

Krome li mem verkis en la latina kaj nombriĝis inter la stile plej perfektaj nuntempaj latinistoj. Krome li membras ĉe la Academia Latinitati Fovendae. En lia honoro skribis poemon la latinlingva verkisto Alain van Dievoet, "Quae te Musa favens, ..."[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li doktoriĝis en Lovano en 1986 ankoraŭ sub la estrado de profesoro Jozef IJsewijn. De 1987 ĝis 1998 Sacré instruis la latinan lingvon ĉe la universitato de Antverpeno paralele deĵorante ekde 1994 en Loveno. Ekde 1998 li tute estis en Loveno. Liaj prelegoj kaj seminarioj traktas ofte ankaŭ pli novajn latinajn literaturojn. Li specialiĝis pri la vastega kampo de novlatinaj beletraĵoj - ekz. frua moderna epistolografio, novlatina poezio (de la 16-a jarcento ĝis nun), manieroj de dumjarcenta flegado de klasikaj tradicioj.

Kunlaborado internacia fakgazete/komitate[redakti | redakti fonton]

Li estas unu el la ĉefeldonistoj de la internacia fakgazeto Humanistica Lovaniensia. Journal of Neo-Latin Studies (Loveno), kuneldonigas la serion Supplementa Humanistica Lovaniensia (Loveno) kaj Officina Neolatina (Brepols, Turnhout) kaj Pluteus Neolatinus (Bruselo). Krome li apartenas al la eldonistaro de Wiener Studien (Vieno), de Calamus Renascens. Revista de humanismo y tradición clásica (Alcañiz), de Palmyrenus. Colección de textos y estudios humanísticos (Alcañiz - Madrid), de Vox Latina (Saarbrücken), de Kleio. Tijdschrift voor oude talen en antieke cultuur (Leuven) , de Aulos (Leuven), de Handelingen van de Koninklijke Zuid-Nederlandse Maatschappij voor Taal- en Letterkunde en Geschiedenis.

Krome li estas vicprezidanto de la roma Academia Latinitati Fovendae, prizorgas grupe la eldonadon kompletan de la verkoj de Erasmo de Roterdamo kaj estas membro ĉe Projectcommissie-Erasmus (Huygens Instituut, Den Haag), ĉe Consiglio direttivo of the Centro Europeo di Studi Umanistici (Torino), ĉe Scientific Advisory Board of the Ludwig Boltzmann Institute for Neo-Latin Studies (Innsbruck - Vieno). Finfine li estas la latina skribisto (scriptor Latinus) de la lovena universitato.

Ekzemploj de aktualaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Sacré okupiĝas pri la latinlingva literaturo dum la tempo de papo Aleksandro la 7-a. Krome li daŭre konatigas la latinaĵojn de post 1700. Li estas preparanta eldonon de Specimen de fortuna Latinitatis de Marcus Faustinus Gagliuffius. Kune kun la bruselano M. Verweij li estas prezentonta la manuskriptojn de la korespondado de Erycius Puteanus troviĝanta en la Reĝa Biblioteko en Bruselo.

Plej gravaj verkoj lastatempe[redakti | redakti fonton]

  • Dirk Sacré, ‘Le tremblement de terre de Messine en Sicile et Reggio de Calabre (1908) et la poésie néo-latine’ (forthcoming; plenary lecture at the Fourteenth International Congress of the International Association for Neo-Latin Studies, Uppsala, 2009)
  • Henricus Sienkiewicz, Anthea sive fabula “Eamus ad Ipsum” a Petro Angelinio Latine versa, quam denuo edidit atque illustravit Theodericus Sacré, Pluteus Neolatinus, 1 (Brussels, 2010), 177 p.
  • Dirk Sacré, ‘Joseph Tusiani’, Vates. The Journal of New Latin Poetry, 2 (2010), 23-35
  • Dirk Sacré, ‘An unpublished and unknown autograph letter by Athanasius Kircher (1601/2 - 1680) to Alexander VII, 1666. A new element in the dossier on the obelisk of the Piazza della Minerva in Rome’, Lias, 33 (2006 [2007]), 275-290
  • Jeanine De Landtsheer, Dirk Sacré, Chris Coppens (eds.), Justus Lipsius (1547-1606). Een geleerde en zijn Europese netwerk. Catalogus van de tentoonstelling in de Centrale Bibliotheek te Leuven, 18 oktober – 20 december 2006, Supplementa Humanistica Lovaniensia, 21 (Leuven, 2006), XVIII + 626 p.
  • ‘Niederlande und Belgien, III: Die Südlichen Niederlande nach 1575’, in Der Neue Pauly. Enzyklopädie der Antike. In Verbindung mit H. Cancik und H. Schneider hrsg. von Manfred Landfester, 15/1: Rezeptions- und Wissenschaftsgeschichte: La-Ot (Stuttgart-Weimar, 2001), cols 1016-1036.
  • Jozef IJsewijn with Dirk Sacré, Companion to Neo-Latin Studies, II: Literary, Linguistic, Philological and Editorial Questions. Second entirely rewritten edition, Supplementa Humanistica Lovaniensia, 14 (Leuven, 1998), XIV + 562 p.
  • Dirk Sacré, Sidronius Hosschius (Merkem 1596 - Tongeren 1653), jezuïet en Latijns dichter. Publicatie naar aanleiding van zijn vierhonderdste verjaardag (Kortrijk, 1996), 191 p.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vide: Melissa, n° 107/2002, p. 15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]