Diskuto:Botoșani

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto estas multe tro peza kompare al la miniatura teksto de minimumaj tri frazoj. Tial mi eksperimentas elpreni la lastatempe en la informkeston ŝtopitajn du fotomontaĵojn (= 11 bildoj). Ilin simple eblas meti maldekstren, kaj en la informkesto nur meti unu foton, kiu ne ekzakte aperas en la fotomontaĵoj. Kompreneble la centra teksto daŭre estas malmulta, kvankam mi antaŭ du tagoj jam vastigis ĝin kiel ĉiujn tekstojn pri rumanaj urboj je unu longa plia frazo, aŭtomate aktualiĝanta. Sed unu frazo ne same pezas kiel 11 fotoj... Tamen tiel ĉi jam iom pli ekvilibras ol ĉion premi en la informkeston tute dekstre, kaj centre kaj maldekstre havi grandan vakuon... ThomasPusch (diskuto) 22:29, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: Kara, mi nur ĵus rimarkis, ke vi plenenergie la 8-an de marto malfaris mian elprenon de la fotomontaĵo el la vastega informkesto, kaj denove instalis la staton de antaŭ februaro, kiun mi supre en la diskutpaĝa noto kritike priskribis. Principe la noto estis ĝuste celita al uzantoj kiel vi, kiuj komprenu ke estis tute konscia decido ne meti pli ol 95 % de la paĝo en la informkeston dekstre kaj nur havi malpli 5 % por la maldekstra parto. Sed mi komprenas ke vi iris tra multaj paĝoj, kaj entute ne vidis mian diskutpaĝan noton. Tial mi jen ankoraŭ atentigas pri ĝi. Ankaŭ mi ne estis perfekta: mi tute ne rigardis en la redakta historio, kiu unuafoje metis la fotomontaĵon - se mi farintus tion, mi tuj povintus persone atentigi vin pri mia propono grafike iom pli ekvilibrigi dekstron kaj maldekstron. Sed ankaŭ mi kutime rapidas tra la paĝoj kaj ne ĉiam plej detale enketas kiu kiam faris kiun paŝon antaŭe. Sed ĉiukaze mi ankoraŭ konvinkiĝas ke la supra noto de februaro ankorau validas - sincere dirite, la paĝo ankaŭ kun maldestre metita fotomontaĵo ankoraŭ estas malekvilibra kun malmulto maldekstre kaj multo dekstre. Sed almenaŭ malpli ol meti vere ĉion en la informkeston urbo, kaj maldekstre nur havi la minimumajn tri frazetojn necesaj por artikola ĝermo. ThomasPusch (diskuto) 21:05, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton Kara, bone. Efektive mi ne legis vian mesaĝon ĉi tie desupre. Mi ne memoras mian faritaĵon kaj eble faris aŭtomate kaj nekonsciie. Estonte mi prenos en konsidero tion kion vi skribas pri ekvilibro kiam temas pri mallongaj artikoloj. Sj1mor (diskuto) 21:15, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: Mi ĵus tre serĉis ankoraŭ iun bildon, kiun eblus meti sub la miniaturan tekston - estis malfacile, ĉar preskaŭ ĉiuj urbaj motivoj jam aperas en la du fotomontaĵoj (kompreneble). Mi pene trovis bildon de la fervoja stacidomo, kiu ankoraŭ ne estis uzita, kaj tiun ankaŭ metis ekster la informkesto.... Kompreneble vi povas argumenti, ke eblas verki tekston de kategorio "leginda artikolo" por la teksto, 50 aŭ 60 frazoj, tiam la problemo de malekvilibro inter maldekstro kaj dekstro estas solvita. Sed vi mem scias ke vi ne pri ĉiuj 3400 loĝlokoj de Rumanio povas skribi tian tekstegon, mi same ne... ThomasPusch (diskuto) 21:15, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
PPS: Konata truko por tempoŝpare kontraŭpezi la fortan informkeston dekstre ankoraŭ estas krei liston de la partneraj urboj, kiuj en la informkesto nur aperas komprimite kaj "pure", sen landaj kaj regionaj indikoj. Tion mi ĵus ankoraŭ faris ĉi tie (kostis kvaronhoron da tempo por vidi kie la unuopaj ĝemelurboj detale situas), sed ankaŭ tion mi ne povus fari pri ĉiuj komunumoj kaj urboj de Rumanio kaj la mondo - ĝuste tial la ideo de aŭtomata vidigo de la ĝemelurboj en la {{informkesto urbo}} estas tiom bona. ThomasPusch (diskuto) 21:38, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]