Diskuto:Festaj kaj feriaj tagoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi rekomendas la sekvantan formaton:

  • tagnomo
    • kiam
    • mallonga priskribo
    • loko aŭ kulturo de ago

Tiu listo devus esti iom ordigita ĉu laŭ monatoj (?), ĉu alfabete, ĉu laŭ mondpartoj, ĉu laŭ religioj, nu iel ajn tiel ke estu eble trovi iun feston ne traserĉante la tutan liston. Arno Lagrange 15:56, 16. Mar 2004 (UTC)


La eŭropaj sezonoj ne estas tutmondaj!

Jes konsentite, la sezonoj ne estas la samaj en ĉiuj mondpartoj, ĉu tropikaj landoj, ĉu malvarmaj landoj, ĉu en la suda ĉu en la norda hemisfero. Tamen la plej multaj el la tie listigitaj festoj okazas ĉu en difinita dato (do ordigenda laŭ monatoj) ĉu en difinita momento en la jaro (do ordigenda laŭ sezonoj). Nia kalendaro disvolviĝis en malvarmaj landoj en norda hemisfero (Mediteraneo kaj Eŭropo) kaj tie kiel ankaŭ en Nordameriko kaj Azio, la monatoj povas ordiĝi en difinitajn sezonojn. Tio do validas por la plejmultaj el la tie listigitaj festoj. Mi do sugestas precizigi ĉe sezonoj pri kiu mondparto temas :
  • Vintro (norda hemisfero)
  • Somero (suda hemisfero)
  • Pluva sezono (Barato)
  • ...

Kaj tiel oni povas etendi la liston laŭbezone. Arno Lagrange 08:57, 29. Mar 2004 (UTC)

Kial ne festaj kaj feriaj tagoj? Aŭ simple festotago? Narvalo 16:12, 26. Apr 2006 (UTC)

Por ne konfuzi kun tiuj de la Ĝenerala Roma Kalendaro. DidCORN (diskuto) 15:53, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]