Diskuto:Kaŭno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu pli-malpli-anonimulo, kiu donis al si la nomon "ganto", ĵus amase ŝanĝas la esperantlingvan formon de la litova urbo "Kaunas" de "Kaŭnaso" al "Kaŭno". Lingve tiu penso kompreneblas - en la litova Kaun- estas la radiko kaj -as la finaĵo singularo nominativo...

SED: En Esperanto ĝuste dum la lastaj 20 jaroj kutimiĝis la formo Kaŭnaso, kiu pene sukcesis anstataŭigi la antaŭan antikviĝintan, slavecan kaj nelitovan esperantan formon "Kovno" el la 19-a jarcento. Ne eblas simple forviŝi tiun kutimon per teoria rezonado. La kruda paĝoanstataŭigo de la nova uzanto "Ganto" sen antaŭe sondi kaj diskutigi la temon estas - pardonu min - fuŝa. -- skrbis sen subskribo: ‎ 62.100.153.235 22 jul. 2009

Tamen, dum la lastaj jaroj la esperantlingva urbonomo "Kaŭno" pli kaj pli solidiĝis. Kvankam PIV en sia eldono de 2020 ankoraŭ ne eksplicite notas ĝin, tamen la Reta Vortaro estas vortara referenco, kaj ankaŭ en la esperantlingva gazetaro, antaŭ ĉio La Ondo de Esperanto kaj la magazino Monato, kaj en multaj publikaĵoj de Litova Esperanto-Asocio la nomo amplekse dokumentiĝis. Mi komprenas, ke al tiuj kiuj komprenas la litovan la nomo povas ŝajni fremda, ĉar en la litova en nominativo la urbo klare nomiĝas Kaunas kaj en genitivo Kauno - kaj la esperantlingva urbonomo "Kaŭno" strange memorigas pri la genitiva formo. Sed tiuj du konjugaciaj formoj klare montras, ke ankaŭ en la litova la vortradiko estas Kaun/, al kiuj diversaj finaĵoj aldoniĝas, same en Esperanto intertempe al la solidiĝinta vortradiko Kaŭn/. ThomasPusch (diskuto) 19:28, 28 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Problema nova frazo[redakti fonton]

La 15-an de novembro 2022 anonimulo de IP-kodo 83.16.24.221 ĉi tie metis novan frazon, kiu ankoraŭ ne reviziiĝis kaj ne estas en la stabila versio:

Citaĵo
 La 14-an de novembro 1942 germana ĝenerala komisaro en Kaŭno Adrian Renteln ricevis memorandum, subskribitan de eksa litova prezidento Kazys Grinius kaj 3 ministroj, pri persekutoj de judoj, forigo de poloj kaj rusoj de iliaj bienoj kaj koloniigo de la lando. 

Tiu frazo estas historie tre problema, ĉar ĝi ŝajnigas ke estis eksaj gvidaj politikistoj de la litova respubliko, kiuj mem-iniciate motore premis la paceman kaj pasivan germanan ĝeneralan komisaron en Kaŭno finfine plenumi persekutojn de judoj kaj forigon de poloj kaj rusoj de iliaj bienoj, kvazaŭ la libera registaro bezonis la helpon de la germana armeo finfine "purigi" la landon de ali-etnaj judoj, poloj kaj rusoj per suferigo kaj supozeble buĉado de ili. Tiel ne estis, kaj tion ĉiu klera homo sciis: estis la hitlera registaro de nazia Germanio, kiu motoris en freneza plano forigi milionojn da eŭropanoj, antaŭ ĉio judoj kaj ciganoj, sed ankaŭ slavoj kaj iom malpli forte ankaŭ finnugroj kaj baltoj, por havi liberan terenon por estontaj, ankoraŭ naskendaj ĝermanoj. La registaroj de Nazia Germanio kaj Sovetunio malnoble dividis inter si la popolojn de orienta Eŭropo, kaj post malmultaj monatoj la registaro de Nazia Germanio perfidis sian perfidan pakton kun la sovetoj kaj atakis ankaŭ la sovetunian parton de orienta Eŭropo. Novembro 1942 estis meze de brutala milito, kiu konsistis nur en amasmurdado - kaj tio ne estis pro malicaj planoj de "litova prezidento Kazys Grinius kaj 3 ministroj". Se estis tia papero, tion mi kredus nur se estus pruvo de fidinda referenco, tiam sendube la kvar politikistoj estis ĉantaĝe premitaj de la naziaj okupistoj de Baltio subskribi tian groteskan peton. Povas esti ke tiu ĝenerala komisaro en Kaŭno Adrian Renteln ricevis memorandon el nazia Berlino pri persekutoj kaj "forigoj" de certaj etnoj, kaj certe estis tiel ke en la milito ne nur etnaj germanoj murdis nome de la naziaj okupantoj, sed ankaŭ estis litovoj, poloj, belorusoj, ukrainoj kaj rusoj inter la murdintoj. Sed la supra frazo, kiu sonas kvazaŭ la okupantaj germanaj trupoj tute ne volis fari ion malbonan sed estis perforte devigitaj per memorando de kvar krimaj ministroj de eksa litova respubliko, estas tiom groteska ke ĝi neniel povas pasi revizion. Mi forigas la frazon, permesas novan provon de vortumo, kun fidinda(j) referenco(j), sed jam avertas ke ripeta tordado de la historio de militoj povas signifi forbaron. Aŭŭŭŭŭŭŭ ... ĉu mi draste miskomprenis la frazon, kaj la memorando tekstis "Mi alvokas vin tuj ĉesi malbone trakti niajn najbarajn judojn, polojn kaj rusojn, alikaze mi alvokos miajn amikojn la usonanoj kaj ili batos vin. Subskribo Grinius"?? Tian ridindan memorandon mi ne povus imagi... Grinius evidente ne estis en pozicio postuli ion ajn de la nazioj. Se li tamen iun paperon subskribis, tiam nur kontraŭ sia volo kaj pro ĉantaĝo de la nazioj. ThomasPusch (diskuto) 15:02, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mislokita antaŭa aldono[redakti fonton]

Kara @Sliwinski: Hazarde mi ĵus vidis, ke vi en aŭgusto 2022 jam ŝanĝis

Dum junio 1940 la Sovetunio armee konkeris la respublikon kaj ankaŭ enmarŝis en Kaŭnon — koresponde al la sekreta protokolo inter la diktaturoj Sovetunio kaj Nazia Germanio de la pakto Ribbentrop-Molotov.

al

Dum junio 1940 la Sovetunio armee konkeris la respublikon kaj ankaŭ enmarŝis en Kaŭnon — koresponde al la sekreta aldona protokolo inter la diktaturoj Sovetunio kaj Tria Regno de la pakto Ribbentrop-Molotov. Aŭguste savejoj de Ruĝa Kruco en Lvovo, Czortków, Brodi kaj Pinsk estas likvidataj.

La ŝanĝoj en la unua frazo estas nur kosmetikaj, sed la aldono de dua frazo, kiom ajn kortuŝa estis la likvido de savejoj kadre de la brutala milito, tute ne rilatas al la temo - la teksto temas pri la urbo Kaŭno kaj la ĉapitro pri la urba historio. Enŝtopi iujn arbitrajn aliajn informojn de la jaro, de eventoj kaj lokoj kies rilato al la temo de la urbo laŭ la teksto tute ne evidentiĝas, nur ĉar oni vidis vortokombinon "Ribbentrop-Molotov", estas maltrafi la temon - mi ŝatas peti vin, pli atenti resti ĉe la aktuala temo kiam vi aldonas frazon. La supran frazon eblas bone enplekti en la tekston pri Lvivo, Brodi kaj Pinsk, ankaŭ en la tekston Ĝenerala Gubernio. Sed bonvole ne enigi ĝin en ĉiun tekston pri somero 1940 ... aŭ klare vortumu la tekston tiel ke ĉiu komprenas, kiel tiu informo pri Lvivo kaj Pinsko ekzakte rilatas al la sorto de la urbanoj de Kaŭno en 1940. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 19:31, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]