Diskuto:Max Weber

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Indas ampleksigi detalojn de biografio el la anglalingva versio.--kani (diskuto) 20:27, 5 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Esperanta nomo[redakti fonton]

Al la unua frazo la uzanto Michipedian je 23 dec. 2015 aldonis la informon ... Esperantigite Makso VEBERO ... - Kvankam mi estas ĝisosta esperantisto, pri tiu simpla aldono mi ne ĝojas: estas en ordo aserti ke li havas esperantan nomon, se oni povas citi nur unu referencon, ke iu en la e-lingva literaturo aŭ gazetaro iam ajn nomis lin per esperanta nomo. Sed ne estas en ordo simple mem inventi iujn esperantigojn, eĉ se iuj esperantigoj, se ili estus en uzo, estus ĝustaj. La paĝo estas en la kategorio "homoj rilataj al Erfurto", la unua kvin nomoj en la listo tie estas Jakob Adlung, Sophie Albrecht, Michael Altenburg, Dieter Althaus kaj Ingrid Annel - sed tiuj homoj ne aŭtomate en Esperanto estas Jakobo Adlungo, Sofia (aŭ Sofiino) Albreĥto, Miĥaelo Altenburgo, Ditero Althaŭso (aŭ Althaŭzo) kaj Ingrida Anelo! Do, mi persone ne trovas referencon pri uzo de nomo Makso Vebero iam kaj ie en la e-lingva literaturo aŭ gazetaro (do ekster Vikipedio kaj ekster rektaj kopioj de tiu ĉi vikipedia teksto): ĉu iu trovas tian referencon? Se ne, oni streku la "esperantigon". ThomasPusch (diskuto) 22:05, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]