Ede Horn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Horn
Ede Horn
Ede Horn
Persona informo
Naskonomo Einhorn Ignác
Naskiĝo la  25-an de septembro 1825(nun 1825-09-25)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Vágújhely
Morto la 2-an de novembro 1875
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Antal Horn
Infano Emil Károly Horn
Okupo
Okupo aŭtoroekonomikistoĵurnalisto • statistikisto • politikistorabenotradukisto
vdr

Ede Horn, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horn Ede estis hungara ĵurnalisto, politikisto, parlamenta deputito, rabeno, framasono. Lia origina nomo estis ĝis 1850 (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Einhorn Ignác, lia frato estis Antal Horn, lia filo estis Emil Károly Horn.

Memortabulo pri Ede Horn

Ede Horn[1] naskiĝis la  25-an de septembro 1825(nun 1825-09-25) en Vágújhely (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 2-an de novembro 1875 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Horn devenis el juda familio. Li studis judan teologion en Nitro, Pozono kaj Prago (1838–1841), poste filozofion en Reĝa Universitato de Pest (1845–1847). jam ekde 1841 li redaktis precipe judajn kaj germanajn gazetojn. Dum la hungara revolucio de 1848 krom la redaktaj laboroj li estis ankaŭ armea rabeno, tial post la fiasko li havis amnestion, tamen li foriris kaj inter 1850–1851 li studis ekonomion en Lepsiko, pli poste li ĵurnaladis en Bruselo kaj Parizo. Li hejmenvenis en 1869 kaj ne nur redaktis, sed li estis ankaŭ parlamentano, eĉ en 1875 subministro. Lia edzino naskis filon. Li havis postenon en loĝio "Zur Arbeit".

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Judenfrage in Ungarn (1847)
  • A reformált izraelita vallás elvei (1849)
  • Spinoza’s Staatslehre. Zum erstenmale dargestellt. (1851, 1863)
  • Államháztartásunk rendezéséről (1874, ankaŭ germane)
  • La grande nation (redaktoro, 1891)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en sia naskiĝurbo (1912)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]