Saltu al enhavo

Eduardo la Martiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Eduardo la Martiro
reĝo de Anglio
Regado 975 ĝis 978
Antaŭulo Edgaro
Sekvanto Ethelred la Malpreta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 962 (0962-11-30)
en nekonata valoro
Morto 18-an de marto 978 (0978-03-18) (15-jaraĝa)
en Purbeck Hills,  Reĝlando Anglio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Vola murdo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Church of St Edward the Martyr, Brookwood (en) Traduki (1984–)
Woking (1931–1984)
Shaftesbury Abbey (en) Traduki (979–)
Wareham (–dekjaro de 970) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Edgaro Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Æthelflæd (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Edita de Wilton kaj Ethelred la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata en Katolika, anglikana kaj ortodoksa eklezio
Kanonizo 1008
Festotago 18-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eduardo la martiro

Eduardo la martiro (n. ĉ.962, m. la 18-an de marto 978) estis reĝo de Anglio ekde 975.

Li estis la filo de Edgaro (Anglio) kaj, verŝajne, ties unua edzino Ethelfleda. Kiam lia patro mortis (la 8-an de julio 975) ne estis klare al kiu li deziris heredigi la anglan tronon - al Eduardo aŭ al lia duonfrato Ethelred. Tamen Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterbury, kaj Oswald, ĉefepiskopo de Jorko, subtenis kaj kronis Eduardon. Laŭ la Anglosaksa Kroniko tuj aperis kometo kaj aliaj antaŭsignoj de katastrofo. Sekvis malsatego kaj konflikto inter la grafoj de Mercia kaj East Anglia.

Dum la regado de Edgaro, estis reformado de la monaĥejoj kaj forpelo de iuj monaĥoj de nobela deveno kiuj ne konformis al la benediktanaj reguloj. Aldone, Edgaro donis al monaĥejoj bienojn poseditajn de nobelaj familioj. La familioj profitis de la malforto de Eduardo por rehavi la bienojn.

Monero de Eduardo la martiro

En marto 978 Eduardo vizitis sian duonpatrinon Aelfthryth, patrinon de Ethelred, ĉe Corfe Castle. La 18-an de tiu monato li estis murdata. Verŝajnas ke Aelfthryth partoprenis la komploton, kaj ŝia filo tuj iĝis reĝo. Eduardo entombiĝis unue en Wareham (Dorset) - laŭ la Anglosaksa Kroniko, sen reĝaj ritoj. En 980 li estis reentombigata en la abatejo de Shaftesbury. Baldaŭ la popolo honoris lin kiel sanktulo, kaj lia festtago estas la 18-an de marto. Kiam, en la 16-a jarcento, Henriko la 8-a subpremis la monaĥejojn de Anglio, la restaĵoj de Eduardo estis kaŝataj. En 1931 arkeologo eltrovis ilin ĉe la loko de la abatejo kaj donis ilin al la Rusa Ortodoksa Eklezio Ekster Rusio, kiu reentombigis ilin en tombeja preĝejo en Woking.