Eugeniusz Rzewuski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugeniusz Rzewuski
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1944 (1944-11-19) (79-jaraĝa)
en Lublino
Lingvoj polaportugalasvahila
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo diplomato • Africanist • universitata instruisto
vdr

Eugeniusz Rzewuski (naskiĝis la 19-an de novembro 1944 en Lublin) – pola afrikisto kaj diplomato, spertulo pri svahila lingvo, bantuoj kaj soci-kultura temaro de portugallingva Afriko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Diplomito de afrikistiko de Varsovia Universitato, kie en 1967 engaĝiĝis en Fako de Lingvoj kaj Kulturoj de Afriko. Doktoriĝis en 1972. En la jaroj 1977–1983 laboris en Universitato Eduardo Mondlane en Maputo en Mozambiko, kie kreis esplorcentron pri lingvoj de tiu ĉi lando. Plurjara laboranto de Katedro de Lingvoj kaj Kulturoj de Afriko ĉe Orientalistika Fakultato de Varsovia Universitato kaj Ministerio pri Eksteraj Aferoj. Prezidanto de Pola Afrikistika Societo (2009–2012). Aŭtoro de pluraj libroj kaj artikoloj dediĉitaj al lingvoj kaj kulturoj de Afriko.

En la jaroj 2003–2006 estis ambasadoro de Pollando en Luando (Angolo), en la jaroj 1995–1999 plenumis funkcion de pola aferŝarĝito en Tanzanio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Azania Zamani. Mity, legendy i tradycje ludów Afryki Wschodniej (Azania Zamani. Mitoj, legendoj kaj tradicioj de la popoloj de Orientafriko), ISKRY, Varsovio 1978.
  • Wstęp do Afrykanistyki (Enkonduko al afristiko), WUW, Varsovio 1994.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]