Fasanengarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ensemblo, fotita de Neideck-strato.
La historia fontano, alloga objekto en la mezo.

Fasanengarten (laŭvorte: Ĝardeno de fazanoj) estas loĝdoma ensemblo en la centro de Arnstadt, proksime de la Nova palaco (Fasanengarten 1-9).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 18-a jc la areo de la nuna Fasanengarten estis parto de la kastela ĝardeno, kie oni bredis fazanojn. En 1919 ekposedis la grundon la urbo, kiu decidis konstrui tiuloke loĝdomblokojn. La 22-an de februaro 1922 oni metis la fundamentan ŝtonon; planis kaj realigis la tuton la bonkonata ĉefkonstrukonsilisto Anton Acker.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tiam modernajn postulojn de la sociala loĝeja konstruado je vasteco, verdo kaj suno tute plenumitis. Pro estetikaj kialoj oni metis meze historian fontanon de 1594, kiu origine troviĝis en la ĝardeno de Prinzenhof.

Je la okcidenta flanko de la eksteraj muroj oni starigis portalon el Erfurter-strato (16-a jc). Tiu pordo kaj partoj de la malnova ĉirkaŭfortikaĵo ĉirkaŭprenas Fasanengarten.

Ĉi tiu loĝeja ensemblo estas tiutempa arkitektura dokumento protektinda, modelo de sociala loĝejkonstruado. Danke al la centra situo kaj la malpedante uzita libera spaco, loĝado tie ĉi ĝis hodiaŭ estas de granda komforto.

Premio por modeldona restaŭrado[redakti | redakti fonton]

Pro nerestaŭrado dum jardekoj necesis renovigi ĝin profunde en la lasta tempo kio larĝe subvenciitis far publikaj instancoj de la Liberŝato Turingio: modernigo de historia loĝadloko konforme al monumentprotektadaj reguloj. En 2006 aljuĝitis al la specialistoj la premio Thüringer Preis zur Förderung der Baukultur.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj detalaj pri la ensemblo kaj la premio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.