Flago de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
1:2

La flago de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (arabe: علم الإمارات العربية المتحدة) estis adoptita la2-an de decembro 1971. Ĝi enhavas la kolorojn de tutarabismo, ruĝa, verda, blanka kaj nigra, kiuj simbolas Araban unuecon. Krome la individuaj koloroj havas la sekvantajn signifojn:

  • Verda: Fekundeco
  • Blanka: Paco kaj honesteco
  • Nigra: Forteco
  • Ruĝa: Kuraĝeco

La koloroj originas el la Flago de la Araba Ribelo.