Flughaveno Vincenzo Bellini de Katanio-Fontanaroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Flughaveno Katanio-Fontanaroso (itale: Aeroporto Internazionale Vincenzo Bellini di Catania-Fontanarossa) (IATA: CTA, ICAO: LICC), ankaŭ konata kiel Flughaveno Vincenzo Bellini, estas internacia flughaveno je 4,3 km sudokcidente de Katanio, la dua plej granda urbo sur la itala insulo Sicilio. Ĝi nomiĝas laŭ la operkomponisto Vincenzo Bellini, kiu naskiĝis en Katanio.

Ĝi estas la plej funkcianta flughaveno en Sicilio kaj la kvina plej funkcianta en Italio kun 9.933.318 pasaĝeroj en 2018. Grandaj aviadilkompanioj kiel Alitalia, Lufthansa kaj KLM ofertas servojn ĉi tie kaj konektas multajn eŭropajn cellokojn kiel Romo, Munkeno, Amsterdamo kaj Berlino, dum malmultekostaj kompanioj, kiel EasyJet kaj Ryanair, ofertas flugojn al ripozaj destinoj.

Kun preskaŭ du milionoj da pasaĝeroj transportitaj en 2016, la itinero Katanio - Romo/Fiumicino estas la plej okupata itinero de Italio, kaj la kvara plej okupita de Eŭropo.