Frits Faulhaber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frits Faulhaber
Esperanto-aktivulo, akademiano, gramatikisto kaj tradukisto
Esperanto-aktivulo, akademiano, gramatikisto kaj tradukisto
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1893 (1893-08-08)
en Amsterdamo,  Nederlando
Morto 2-an de marto 1979 (1979-03-02) (85-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Nederlando
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Marathonweg • Distelachterstraat
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Evža Faulhaber-Čiškovská
Okupo
Okupo tradukistoesperantistofarbisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Tra la Labirinto de la Gramatiko, La Nevenkebla Ĝeno (traduko), Het Arbeiders Esperantisme (traduko)
vdr

Frederik Antonius Franciscus "Frits" FAULHABER (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1893 en Amsterdamo, mortis la 2-an de marto 1979 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto kaj domfarbisto.[1] Same kiel la ĉeĥdevena edzino Evža Čiškovská li intense aktivis en la laborista Esperanto-movado, interalie ties nederlandlingva branĉo Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE).

Frits Faulhaber estis esperantisto ekde la jaro 1912. En 1917-18 li propagandis por Esperanto en la nederlanda armeo. En 1920-23 kaj 1927-34 li funkciis kiel estrarano de FLE, redaktis ties organon Arbeider Esperantist en 1929, kaj estis kunredaktisto de ĝia lingva aldono inter 1931 kaj 1934. Prezidanto de la Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato, li elstaris interalie per radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj kaj kiel aŭtoro de Konsilanta Gramatiko. Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. Faulhaber aktivis ĉefe en la laboristaj rondoj: kiel estrarano 1920-1923, redaktoro de Arbeider Esperantist inter 1927 kaj 1934, prezidanto de laborista ekzamena komitato ktp. Tamen, lia ĉefa kontribuo al Esperanto estas pli lingva ol movada. Faulhaber verkis tutan aron da nederlandlingvaj Esperanto-lerniloj, el kiuj pluraj akiris internacian renomon. Li estis ankaŭ fruktodona tradukisto. Dum multaj jaroj Faulhaber estis membro de la Akademio de Esperanto.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • F. Faulhaber, Tra la Labirinto de la Gramatiko (Amsterdam: FLE 1934; 8 eldonoj) 344 p.
  • G. P. de Bruin kaj F. Faulhaber, Post la kurso (Amsterdam: FLE 1937)
  • F. Faulhaber, Gebonden Stijl (Amsterdam: FLE 1937) 38 p.
  • F. Faulhaber, Esperanto taalkursus (Amsterdam: FLE; 26 partoj, aperis dufoje monate) 288 p.
  • F. Faulhaber, 100 vragen over grammatica en onderwijs ten dienste van candidaten voor het Esperanto-examen B (Amsterdam: FLE/LEEN; 3-a eldono Amsterdam: FLE) 16 p.
  • F. Faulhaber, G. P. de Bruin (red.) kaj G. J. Degenkamp (red.), Faulhaber wijst de weg: hoe een goed esperantist te worden (Amsterdam: FLE 1939) 96 p.
  • F. Faulhaber, Ne tiel, sed tiel ĉi! Konsilaro pri stilo (Aabyhøj: DEF 1965, 1979 ISBN 87 85020 44 3; Parizo: SAT-Broŝurservo 1991) 63 p.
  • F. Faulhaber, Esperanta mozaiko (Harlemo: FLE 1967) 119 p.
  • F. Faulhaber, Faulhaber rakontas (Aabyhøj: DEF 1972 ISBN 87 85020 54 0) 32 p.
  • F. A. F. Faulhaber, Naar een internationale taal: beknopte geschiedenis van het vraagstuk van een internationale taal (Amsterdam: FLE 1976) 36 p.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ne tiel, sed tiel ĉi!

Citaĵo
 Sro. Faulhaber, membro de la Akademio de Esperanto, ano de la L. K. de

S. A. T., konata recenzanto, kaj tradukinto de pluraj interesaj verkoj, kompilinto de gramatikaj libroj kaj verkinto de multaj artikoloj, celis per tiu libro la plibonigon de la Esperanta stilo pere de praktikaj ekzemploj pri frazkonstruo, vortelekto kaj vortfarado. Por plej facile kaj efike atingi tiun celon li kolektis abundon da kritikindaj frazoj kaj esprimoj, kolektitaj el plej diversaj verkoj, kaj lokis apud ili, en ĝusta kaj trafa redono de la senco, la korektan formon de la koncerna esprimo. Post atenta tralego kaj ekzameno de la verko, oni devas konsenti, ke li faris tion konvinke kaj kompreneble. Multloke li pravigis siajn korektojn per detalaj klarigoj kaj rimarkoj. Ili kune,

konsistigas vere utilan aron de praktikaj reguloj, kiuj koncize kaj efike instruas al ni tion, kion nur la daŭra kaj atenta tralego de la bonaj verkoj de nia literaturo instruus al ni. Mi speciale konsilus la verkon al ĉiuj profesoroj de Esperanto, kaj al klubaj studrondoj. Cetere ĉiu esperantisto eltiros grandan profiton el la legado de ĉi tiu vere utila libro. 
— N. L. Escartin.Boletín n151 (sep 1965)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Papalagoj

Citaĵo
 La libro temas pri la paroladoj de la oceania tribestro Tuiavii de Tiavea, publikigitaj de Erich Scheurmann en nederlanda lingvo kaj tradukitaj en

Esperanton de F. Faulhaber. Tiu ĉi leginda libreto montras al ni la oble naivajn sed mi dirus ankaŭ trafajn pensojn de oceania indiĝeno antaŭ la moroj, kutimoj kaj vivmanieroj de la «papalagoj» (blankuloj, sinjoroj).

Kiu amas puran kaj simplan filozofion ĝuos legante ĉi tiun libreton kies amuza enhavo estas riĉigita per tre bona traduko. 
— Boletín n138 (okt 1963)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto (1933).
  2. Esperanto 880:4 (aprilo 1979) paĝo 78.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.