Galopedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galopedo

Galopede estas kontraŭdanco el Francio kaj Anglio, dancata en mulnombraj landoj tra Eŭropo

Pozicio de la gepartoprenantoj[redakti | redakti fonton]

vico de viroj, vidalvide vico de virinoj. Ĉiu dancanto havas vidalvidulon, kun kiu li dancos.

Unue: Oni antaŭeniras per kvar paŝoj al sia parulo, oni salutas, poste oni retropaŝas «hejmen» per kvar paŝoj. Per ok paŝoj, preterpaŝante sian parulon laŭ la dekstra ŝultro, oni interŝanĝas siajn lokojn (oni duonturniĝas por denove vidalvide stari). Oni refaras la du figurojn: saluto, poste interŝanĝo de la lokoj, oni do staras denove «hejme».

Due : La paroj kuniĝas laŭ pozicio de moderna danco : la dekstra mano de la viro malantaŭ la talio de la virino, la maldekstra mano de la virino malantaŭ la ŝultro de la viro (la neuzitaj manoj kuniĝas). Ĉiu parulo turniĝas surloke, farante «skutilo-paŝojn» : dekstra piedo ĉe dekstra piedo, la maldekstraj piedoj impulsas por rotacio de la paro . Tiu figuro nomiĝas «svingo», kaj daŭras dek-ses pulsojn.

Trie: Ĉiuj dancantoj retropaŝas «hejmen», krom la unua paro, kiu moviĝas per rotaciaj polkopaŝoj (aŭ flankpaŝoj) ĝis la alia ekstremo de la aranĝo, dum la aliaj dancantoj frapas siajn manojn kaj ŝoviĝas, celante lasi lokon por la alvenanta paro. Tiu figuro ankaŭ daŭras dek-ses pulsojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

spekti Galopedo-n

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]