Gottfried Kumpf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried Kumpf
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1930 (1930-11-29)
en Annaberg-Lungötz
Morto 5-an de septembro 2022 (2022-09-05) (91-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo • poŝtmarkdesegnisto • grafikartisto • litografisto • gravuristo per akvaforto • kartunisto • ilustristo • desegnisto • watercolorist • dezajnisto
vdr
elefanta plastikaĵo antaŭ la Naturhistoria muzeo de Vieno

Gottfried KUMPF (naskiĝinta la 29-an de novembro 1930 en Annaberg-Lungötz, mortinta la 5-an de septembro 2022[1]) estis aŭstra pentristo, grafikisto kaj skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kampara kuracisto li vivis ekde 1968 en Breitenbrunn. Ĉefa temo de liaj bildoj estas pejzaĝoj en naiva stilo. Tipas por ili nesociaj momentoj kiuj kaŝas en iu bilda angulo. Li ankaŭ kreis la aŭtoŝosean ripozumejon ĉe Göttlesbrunn kaj la varmfontan banejon en Stegersbach: tie ĉi en 2004 en kadro de alikonstruo la plejmulto de la kumpf-aj elementoj barbare forigitis. Kune kun la infanliteraturverkisto Thomas Brezina li elfaris kelkajn bildlibrojn. Krome li dizajnis plurajn poŝtmarkojn por la Aŭstria poŝtadministracio kaj por la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno.[2]

En 2005 Kumpf kreis bronzajn plastikaĵojn de la 12 signoj de zodiako kiuj antaŭe jam aperis sur serio de telefonkartoj.

Lia edzino estis la artistino kaj libretistino Maria Plachky (1920–1982).[3]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Titolo Professor
  • Meritkruco Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst (unua klaso; 2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]