Gottlob Heinrich Schauerhammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

Gottlob Heinrich SCHAUERHAMMER (ŝaŭerhamer), germano prof. por modernaj lingvoj. Nask. E aŭg. 1857 en Zeulenroda. E-istiĝis en Grenoble sekve de la konatiĝo kun Boirac. Paroladis pri E en Leipzig ĉe la Societo per moderna filologio en 1902. Estis inter la unuaj ekzamenantoj ĉe la E Instituto por la G. Respubliko kaj certe unu el la plej fruaj (eble la unua) E-istoj en Leipzig.