Hallertau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hallertau
Regiono
regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj48° 38′ 5″ N, 11° 46′ 29″ O (mapo)48.63472222222211.774722222222Koordinatoj: 48° 38′ 5″ N, 11° 46′ 29″ O (mapo)


Hallertau (Tero)
Hallertau (Tero)

Hallertau (Bavario)
Hallertau (Bavario)
DEC
Hallertau
Hallertau

Map
Hallertau
Vikimedia Komunejo:  Hallertau [+]
vdr

La regiono Hallertau (prononco Hálataŭ), HolledauHollerdau estas kultura pejzaĝo en centra Bavario (suda Germanio), kies limoj pli-malpli estas la urboj Ingolstadt, Kelheim, Landshut, Moosburg, Freising kaj Schrobenhausen.


Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

sunleviĝo super finrikoltitaj kampoj de lupolo

La regiono Hallertau etendiĝas sur parto de la bavariaj distriktaroj Supra Bavario kaj Malsupra Bavario, pli ekzakte sur granda parto de la distriktoj Pfaffenhofen, Freising, Kelheim, Landshut kaj Eichstätt. Ekzakta limigo ne eblas, ĉar ne temas pri politika, sed kultura kaj agrikultura limigo: la komuna eco de la komunumoj de la regiono estas la tradicia kaj intensa kreskigo de lupolo por bierfarado. La areo de la regiono kovras entute proksimume 2.400 km², ĝi etendiĝas okcidente-oriente maksimume 65 kilometrojn kaj norde-sude maksimume 50 kilometrojn. Sude la teritorio limiĝas fare de la riveroj Amper (prononco Ámpa) kaj Isar (prononco Íza), norde de la rivero Danubo. Geologie la regiono grandparte apartenas al la Monteta Lando Danubo-Isar, kiu dum la terhistoria epoko plejstoceno ne estis kovritaj per glaĉeroj. Sub la plej supra grundotavolo uzita por agrikulturado, troviĝas tavolo kun dolĉakvaj fosilioj el la terhistoria epoko mioceno.

Etimologio de la nomo[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1579 la nomo skribiĝis „Halberthau“

Ne plene klaras la origina signifo de la regiononomo, kiu uziĝas ekde la komenco de la 14-a jarcento. Plej verŝajnas la kombino de la malnovaltgermanaj vortoj "Hal" (=kaŝita), "Hardt" (= arbaro) kaj Au (sovaĝa herbejo), kiuj kune iĝis "Halhardau".

Kreskigo de lupolo[redakti | redakti fonton]

regiona lupoloĝardeno dumvintre
lupoloĝardeno meze de junio
regiona lupoloĝardeno dum la rikolto

Historio[redakti | redakti fonton]

La agrikultura kreskigo de lupolo, kiu estas necesa ero de germanstila biero, pruveblas ekde la 8-a jarcento. Origine la regiono konkurencis kun pejzaĝo proksime de la pli norda bavara urbo Nurembergo pri la privilegio de plej produktema lupolokreskigejo. Nur post la germana revolucio de la jaro 1848, kiu liberigis la kamparanojn antaŭe dependajn de lokaj nobeloj, donis al la kamparanoj sufiĉan liberecon draste altigi la produktadon: la jara rikolto kreskis de 750 tunoj dum la jaro 1815 ĝis pli ol 38.000 tunoj dum 1865. Ekde la jaro 1912 la regiono senkonkurence estas la plej granda kultivejo de lupolo en Germanio.

Kreskigo de asparago[redakti | redakti fonton]

Krom la kreskigo de lupolo en la tuta regiono, en iuj komunumoj ankaŭ la kreskigo de legoma asparago havas grandan signifon - la plej gravaj agrikulturaj zonoj troviĝas ĉirkaŭ la komunumoj Abensberg, Schrobenhausen kaj Pörnbach.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

turo Maderturm en Abensberg
konstruaĵo Herzogskasten en Abensberg

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la regiono troveblas multnombraj historiaj konstruaĵoj. Elstara interalie la monaĥejo Scheyern, kiu antaŭe estis rezidejo de la grafoj de Scheyern, branĉo de la nobela dinastio Wittelsbach. Simbolo de la urbo Pfaffenhofen estas la urba preĝejo de Sankta Johano Baptisto, kies alta turo tre distance videblas. La ĉefa urba placo estas inter la plej belaj lokoj en Supra Bavario. Sude de la urbo sur monteto staras la imponas Baziliko de Ilmmünster.

Ene de vasta anglastila parko troveblas la akva kastelo Reichertshausen. La kastelo de komunumo Rohrbach estas parto de vivinda arkitekta ensemblo, kune kun la fortikita mezepoka urba preĝejo kaj historia gastejo. En distanco de po 2 km de Rohrbach troviĝas du pilgrimaj preĝejoj, Sankt Kastl kaj Lohwinden, perloj de la gotika kaj baroka arkitekta stiloj. Konstrua nekutimaĵo de al la urba preĝejo de Geisenfeld, kies suda turo dum la renesanco estis ĝis duoblo plialtigata. La historia urbocentro de Abensberg preskaŭ sen damaĝoj de la Dua Mondmilito konserviĝis. En la konstruaĵo Herzogskasten troviĝas muzeo. En la urboparto Allersdorf dediĉita al la katolika festotako Maria Ĉieliro dum aŭgusto. Apud la urbo Neustadt borde de la rivero troveblas bone konservita armea kastro el la romia epoko.

Plej norde de la regiono la benediktana abatejo Weltenburg estas plia vidindaĵo, samkiel la monaĥejo Rohr en distrikto Kelheim. Simbolo de la urbo Mainburg estas plia historia preĝejo, origine parto de paŭlana monaheĵo sur urba monto. En komunumo Au in der Hallertau kune imponas la akva kastelo de la nobela familio Beck von Peccoz kaj la kastela bierfarejo.

Tri regionaj preĝejoj praktike senŝanĝe tenis sian romanikan konstruostilon: Sankta Ulriko en Ainau, Sankta Petro en Griesbach kaj Nia Sinjorino en Gasseltshausen apud Aiglsbach.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • La "germana muzo pri lupolo" (Deutsches Hopfenmuseum) en la komunumo Wolnzach centre de la regiono malfermiĝis dum 2002. En la sama komunumo troveblas "muzeo pri la kultura historio de la mano", kun ekspozicio pri la mana anatomio, gestaro kaj simboliko. En Geisenfeld plia "regiona kaj lupola muzeo" krom pri la agrikulturo de lupolo informas pri historiaj regionaj popolaj kutimoj.
  • La urba muzeo de Abensberg vidindas, samkiel pluraj historiaj muzeoj en Pfaffenhofen.
  • La supozeble sola konservita terma banejo el la romia epoko sur la teritorio viziteblas sub la preĝejo de Sankta Andreo en Bad Gögging.

Krome[redakti | redakti fonton]

monaĥejo Scheyern

La kruciĝo inter la aŭtoŝoseoj A 9 kaj A 93 laŭ la regiono nomiĝas Holledau, samkiel la aŭtoŝosea gastejo Holledau 2 kilometrojn sude, kiu estis la tria plej aĝa tia aŭtoŝosea gastejo en Germanio.

Dum la jaro 2006 la "Germana Lupola Strato" (Deutsche Hopfenstraße) laŭlonge de la federacia strato B 301 oficiale ricevis tiun nomon (neoficiale ĝi jam dum pluraj jardekoj nomatis tiel). Same la "Bavara Biera Strato" (Bayerische Bierstraße) inter Ingolstadt kaj Kelheim pasas la regionon.

komunuma ŝildo preskaŭ plene kovrita per lupolo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]