Helmut Schmidt
Helmut Schmidt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Federacia kanceliero de Germanio | |||||
Persona informo | |||||
Helmut Schmidt | |||||
Naskonomo | Helmut Heinrich Waldemar Schmidt | ||||
Naskiĝo | 23-an de decembro 1918 en Hamburgo | ||||
Morto | 10-an de novembro 2015 (96-jaraĝa) en Hamburgo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | peripheral artery disease vd | ||||
Tombo | tombejo Ohlsdorf vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Hamburgo-Langenhorn vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Hamburga universitato • Klindworth-Scharwenka Conservatory • Lichtwarkschule vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gustav Ludwig Schmidt vd | ||||
Patrino | Ludovica Schmidt vd | ||||
Edz(in)o | Loki Schmidt vd | ||||
Infanoj | Susanne Schmidt vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ekonomikisto • ŝtata funkciulo • verkisto de nefikcio • verkisto • ŝtatreprezentanto • eldonisto • ministro vd | ||||
Laborkampo | politiko • eldonado vd | ||||
Aktiva en | Berlino • Bonno • Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
5-a Federacia kanceliero de Germanio | |||||
Dum | 1974–1982 | ||||
Antaŭulo | Willy Brandt | ||||
Sekvanto | Helmut Kohl | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Helmut Heinrich Waldemar SCHMIDT (naskita la 23-an de decembro 1918 en Hamburgo, mortis la 10-an de novembro 2015 en Hamburgo) estis germana socialdemokrata politikisto, kiu dum la plejparto de sia vivo loĝis en la hamburga urbodistrikto Bergedorf kaj ankaŭ kontinue reprezentis tiun distrikton en la federacia parlamento dum siaj aktivaj politikaj jaroj. Tamen dum siaj lastaj vivjaroj li loĝis en la pli norda kvartalo Langenhorn.
Li estis prezidanto de la socialdemokrata frakcio en la germana parlamento Bundestag (1967 ĝis 1969), ministro pri defendo (1969 ĝis 1972), ministro pri ekonomio kaj financoj (1972 ĝis 1974) kaj kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio (1974 ĝis 1982).
Kiel federacia kanceliero Helmut Schmidt sendis salutvorton al la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en 1974 en Hamburgo. Interalie li skribis:
„Preskaŭ 2000 delegitoj el pli ol 50 landoj partoprenos ći tiun Universalan Kongreson de Esperanto. Malgraŭ multaj diversaj gepatraj lingvoj tamen ćiuj partoprenantoj sin komprenos kaj komunikos helpe de komuna internacia lingvo. Ćiu homo scianta pri la ŝajne nesupereblaj baroj, faritaj aŭ konservataj inter la popoloj pro tio, ke mankas la komprenbazo de komuna lingvo, povas prijuĝi la valoron de tiu kontribuo al la popolinterkompreniĝo. Mi mem kiel politikisto opinias speciale grava tasko konvinki la homojn – ne nur en ći tiu lando – pri la neceso de komuna internacie valida lingvo."[1]
Einzelnachweise[redakti | redakti fonton]
- ↑ 59-a Universala Kongreso de Esperanto – salutvortoj de eminentaj politikistoj. En: Germana Esperanto Revuo junio 1974, p. 2.
Antaŭe: | Federacia kanceliero de Germanio | Poste: | |
---|---|---|---|
Willy Brandt | 1974–1982 | Helmut Kohl |
|