Herders Ruh (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belvidejo Herders Ruh en la nordo de Vajmaro
Enskribaĵo
tablo

Herders Ruh (laŭvorte: ripozumloko de Herder) ĉe la suda deklivo de la monto Großer Ettersberg en norda Vajmaro (Kleinroda), Germanujo,[1][2] inter la stratoj Ettersburger Straße kaj Buttelstedter Straße estas ne nur memorigloko pri Johann Gottfried Herder sed ankaŭ ŝatata ekskursocelo. Ĝi situas ĉe Marienhöhe 1 ĉe la arbareto (Bürger-)Rödchen. Rekte norde apudas la komunutila societo Camsin e.V. kiu peras sanigajn momentojn kaj spertojn por homoj ennature kaj kun bestoj.[3]

Starighistorio[redakti | redakti fonton]

Konstruitis ĝi en 1850 fare de (spiritaj) amikoj de Herder sur loko kie Herder mem ofte estis estinta por ĝui vidojn al envala Vajmaro. Ĝi pli kaj pli kadukis sed rekonstruitis en 1994 fare de la porjunulara helporganizo Christliches Jugenddorfwerk (CJD, filio de Vajmaro). Troviĝas sur ŝtona benko la sekva enskribo[4]:

Dénkend blícktest du Hérder,
von hiér oft niéder auf Weímar.
Dánkbar hat Weímar den Plátz
deínem Gedächtnis geweíht.

La tuta ensemblo figuras sur la listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj. Oni aldonis al ĝi en 2020 rostkradegon por publika uzo kio klare plialtigis la frekventadon de la loko. Fakte temas nur pri ŝtonbenko antaŭ tablo kun ronda kadro.[5]

Fermo kaj remalfermo en 2020[redakti | redakti fonton]

En 2019 oni devis denove fermi aliron al la monumento ĝis kiam novaj restaŭradoj estis finiĝintaj. La benko ricevis mortarkovron kaj eroj de la ĉirkaŭanta muro novigitis. La sokloŝtono purigitis kaj ricevis novan fundamenton. La ronda tabloplato estas el travertino el Ehringsdorf kun diametro de 1 metro kaj dikeco de ĉ. 12 centimetroj.[6] Ekzistas planoj aranĝi pli bele la herbaron post la benko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. "Kleinroda", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 253.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-27. Alirita 2022-02-01.
  3. Sinprezento de Camsin e.V.. Arkivita el la originalo je 2022-01-30. Alirita 2022-01-30.
  4. Traduko: Ci, Herder, meditante de tie ĉi ofte soben rigardis Vajmaron. La dankema Vajmaro dediĉis la lokon je cia honoro.
  5. https://www.pressreader.com/germany/thuringer-allgemeine-weimar/20210326/282059099779168
  6. Pri la lastpasinta restaŭrado en 2020. Arkivita el la originalo je 2022-01-27. Alirita 2022-01-30.
51.0071111.31715