Tiu ĉi artikolo temas pri la urbeto Hereford en Anglio. Ekzistas samnomaj loĝlokoj, ekzemple Hereford (Teksaso), kaj krome ekzistas bovoraso tiel nomita.
Hereford
ponto Wye
urbo • county town • civila paroĥo • civil parish with city status
Hereford - pronoco laŭ sistemo IFAˈhɛrᵻfərd, aŭskulti - estas la ĉefurbo, do la kultura kaj administra centro de la graflandoHerefordshire de Anglio. Ĝi situas en la okcidenta parto de Anglio, proksimume 26 kilometrojn oriente de la limo al Kimrio kaj 39 kilometrojn sudokcidente de la urbo Worcester - la nacia ĉefurbo Londono situas en distanco de 135 kilometroj.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 63 024 loĝantoj sur areo de 17,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 686 loĝantoj/km².