„ Libro interesa, bone ilustrita de la laborista movado kiu spertis kruelajn seniluziiĝojn pro la formo kiun prenis la marksismo en Rusujo sub la diktatoreco de Stalino. ”
„ Ekster la apartaj opinioj aŭ konsideroj, kiujn pri s. A . T. oni povas havi, neniu tamen kuraĝas nei, ke tiu laboristtendenca organizo ludis kaj ludas gravan rolon en la ĝenerala Esperanto-movado. Tial, do, tre bonvena estas ĉi tiu verko, kiu detale dokumentas kaj argumentas pri la motivoj impulsantaj fondi apartan supernacian
asocion. Vere meditiga materialo troviĝas en la libro, tra la diversaj fazoj de la historio de S.A.T., laŭ ĝia sinsekva evoluo ekde la fondokongresso en Praho (aŭgusto 1921) ĝis hodiaŭ mem. Ĉi tiu libro, bone eldonita kaj bele garnita per trafaj ilustroj multe plaĉis al mi pro ĝis objektiva maniero rakonti la baraktojn apud disputojn okazintajn interne de la organizo dum la kulmino de plej akutaj krizoj, kiuj minacis eĉ la ekzisto de ĉi tiu tutmonda asocio, kiu ne estante pure poresperanta, liveris al la tuta esperantistaro, sen escepte, verkojn tiel valorajn kaj nepre havindajn kiel certe estas la Plena Vortaro kaj la Leteroj de D-ro Zamenhof. Tio sufiĉas ja por vekis scivolon, eĉ al neŭtrala esperantisto, pri ĝiaj celoj kaj metodoj. Al tio klare respondas la jusaperinta historio. ”