Homoj sur la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Homoj sur la Tero
Homoj sur la Tero
Homoj sur la Tero
Aŭtoro Stellan Engholm
Eldonjaro 1932
Urbo Budapesto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 202
vdr

Homoj sur la Tero estas romano, originale esperantlingve verkita de Stellan Engholm, Ĝi aperis 202-paĝe ĉe eldonejo Literatura Mondo el Budapesto en la jaro 1932.

La verko estas reeldonita en La Laguna fare de Juan Régulo Pérez en 1963.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Interesa rakonto, flua komprenebla stilo, agrablaj naturskizetoj inter la faktoj sinsekvaj, portretoj tre sukcesaj, se oni atentas, ke la personoj estas preskaŭ senkarakteraj, lertaj novaj esprimoj kaj komparoj. 
— 1933, Georges Stroele, Esperanto p.60
Citaĵo
 En ĉi tiu verko tri generacioj estas priskribitaj: avo-filo-nepo. La scenejo estas Novponto, la bieno apud Grandtorento, la urbo. La avo, Kristoforo, estas revulo, kiu malmulte zorgas pri sia bieno; pro tio devas fari tion Kajsa, la avino... 
— 1934, M. De Waard, La Esperanta Literaturo
Citaĵo
 Tiu ĉi romano de la sveda esperantisto Stellan Engholm, premiita en Literatura konkurso (1931) kaj publikita unue en eldono de Literatura Mondo

(1932) restas ankoraŭ tre aktuala spite la tri jardekoj forpasintaj post ĝia apero. La literatura teksaĵo de la verko estas tre alloga, kvankam tre simpla, tamen tiu simpleco kunhelpas al la reliefigo de la karakteroj de la homoj kies vivoj, laŭŝajne tre ordinaraj, baldaŭ altiras la atenton de la legantoj pro ĝia interna riĉeco. Jam ekde la unuaj paĝoj oni sentas sin vivanta ĉe Grandtorento. La ĝojojn kaj malĝojojn, iluziojn kaj senreviĝojn, laciĝojn kaj dolorojn de ĝiaj loĝantoj oni mem tre veke kunsentas ĉar — laŭ mia opinio — la ĉefaĵo de la libro estas la priskriba lerteco de la aŭtoro kune kun lia akra, neordinara intuicio por profunde enpenetri en la homan animon kaj eksterigi ĝian enhavon per lingvaĵo skiza, trafa, kaj kelkfoje mirige laŭcela. Por F. Szilágyi, same kiel por mi, la kerno de la libro troviĝas en la jena citaĵo: «La tero havas grandan sencon, li diris. Ĝi nutras nin, nutras la grandan multmilionan homaron, bestojn kaj kreskaĵojn, kaj el ĝia senluma, silenta profundo ĝermas vivo kaj belo. Suno kaj tero estas la grandaj potencoj en la vivo. Suno kaj tero en kuniĝo donas vivon kaj renovigas vivon. «Se vi komprenas tion, vi ankaŭ komprenas ke laboro estas granda afero. Se oni ne pensas pli profunde, la terpomoj en la kelo, panoj en la provizejo kaj fojno en la fojnejo povas ŝajni negravaj aferoj. Sed kio fariĝus el ni se tio mankus? Kaj tion la tero donis al ni. «Vi diras, ke tio ne sufiĉas... Ni penadas kaj celadas, kien, eĉ ni mem ne scias bone. Sed kiel ajn ni sopiras, kiel ajn niaj pensoj penadas la tero nutras nin. Tial la laboro estas sankta. Al tio ĉiuj rilatas. Ni ĉiuj estas infanoj de suno kaj tero, de ili ni komune dependas. «Tial ni devas kuniĝi kaj kompreni la teron kaj unu la alian. Tiam la laboro ricevos novan sencon.»

Fine mi kore rekomendas la legadon de ĉi tiu bela rakonto kiu cetere enhavas tre saĝajn frazojn al ĉiu esperantisto ĉar ĝi inde rajtas trovi lokon en ĉiu bona biblioteko. 
— N. L. ESCARTON. Boletín n141 (jan-feb 1964)


Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]