Hukuta Kunitaro
Hukuta Kunitaro | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 3-an de marto 1940 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
HUKUTA Kunitaro (naskiĝtago nekonata, ĉ. 1887; mortis la 3-an de marto 1940 je pulmito en aĝo de 53 jaroj) estis japana Esperanto-pioniro de 1906.
Hukuta eldonis dum du jaroj la periodaĵon "Verda Utopio" (Osaka, 1920-1921), kiu traktis japanan vivon kaj kulturon por esperantistoj. Meze de la 1920-aj jaroj li forlasis la neŭtralan Esperanto-movadon kaj fariĝis membro de SAT.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Nekrologo en Revuo Orienta [Japanio] Majo 1940, p. 14 (198) (kun foto).