IKUE-Kongreso 2012
La 65-a Kongreso de IKUE okazis ekde la 14-a de julio ĝis la 21-a de julio 2012 en Hungario inter la Esperanto-parko kaj la katedralo de urbo Pécs. Kongresejo estis cisterciana gimnazio kaj kolegio Nagy Lajos[1] en la urbocentro proksime de la katedralo. Krom plurlitaj ĉambroj en la kolegio mem, la kongresanoj povis loĝi ankaŭ en proksimaj hoteloj.
Programoj de la kongreso[redakti | redakti fonton]
La temo de la kongreso estis "Mi kredas je unu Dio".
Prelegoj:[2]
- la kred-konfeso; doksologio
- Je kiu Dio ni kredas?
- En la komenco Dio kreis: debato inter kreismo kaj evoluciismo
- Unudiaj religioj kaj plurdiaj religioj: historia prezento kaj katolika distingo
- "Dio estas paĉjo: pli multe, li estas panjo": ĉu tiu frazo laste eldirita de Johano Paŭlo la unua havas bibliajn bazojn? Eble jes: Luko 15,1-3.11-32
- Kie estas Dio? Spirita Paradizo laŭ la poetoj, la teologoj, la verkistoj
- Kiu estas la homo por ke Dio zorgu pri li?
- Spiritismo: ĉu maniero por kredi je Dio, ankaŭ ĉe nekredantoj?
- Sinjoro, al kiu ni iru? Dio, fonto de vortoj de eterna vivo
- Ikonografio de Dio tra la jarcentoj (kultura prelego)
- Dio mortis: la historio de kanzono kiun la italaj ŝtataj radio kaj televido cenzuris sed Radio Vatikana elsendis
- Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min: doloro kaj morto laŭ la kristanismo
1-a tago (14-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
Bonvenigo, inaŭguro.
2-a tago (15-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
Urborigardado, katedralo, episkopa palaco.
3-a tago (16-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
4-a tago (17-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
Ĝenerala kunveno de IKUE, muzika horo.
5-a tago (18-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
Prelegoj, urborigardado perbuse.
6-a tago (19-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
Prelegoj, urbeto Bátaszék, urbo Szekszárd.
7-a tago (20-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
Prelegoj, Kalvaria vojo.
8-a tago (21-a de julio 2012)[redakti | redakti fonton]
Adiaŭa tago de la 65-a IKUE-Kongreso.