Saltu al enhavo

Ignác Gyulay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Gyulay
Persona informo
Ignácz Gyulay
Naskiĝo 11-an de septembro 1763 (1763-09-11)
en Sibiu
Morto 11-an de novembro 1831 (1831-11-11) (68-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperioHabsburga monarkio vd
Familio
Patro Sámuel Gyulay Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Albert Gyulay Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ferenc Gyulay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo oficiro
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Banuso de Kroatio
Dum 1806-1831
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Ignác Gyulay [djulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulay Ignác estis hungara oficiro, militestro, banuso. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis marosnémeti kaj nádaskai. Lia patro estis Sámuel Gyulay (generalo).

Ignác Gyulay en 1830

Ignác Gyulay [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1763 en Transilvanio en Nagyszeben (nuntempa Sibiu en Rumanio), li mortis la 11-an de novembro 1831 en Habsburga Imperio en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Gyulay komencis la armean karieron en 1781, li estis nomumita majoro post 8 jaroj. Li partoprenis en la militiro kontraŭ la turkoj en 1789. Ekde 1792 li batalis kontraŭ Franca Respubliko (baldaŭ Napoleono). Li ricevis signifan reĝan premion, en 1797 li atingis la rangon generalo. Ekde 1806 ĝismorte li estis banuso de Kroatio. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo kaj ankaŭ aliajn signifajn premiojn. Li havis la titolojn kortega sekreta konsilisto, krome li estis ĉambelano. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hauptquartier Graz den 3. Julius 1809. Die Armee unseres besten Monarchen ist wieder in eure Stadt gerückt...
  • Sermo dni comitis Ign. Gyulay de Maros Németh, et Nádaska, regnorum Dalmatiae, Croatiae et Slavoniae bani etc., occasione celebratae 22. Aug. 1825...
  • Sermo exc. ac ill. dni... dum dnum comitem Carolum Erdődy de Monyorokerek... (1827)

Fontoj[redakti | redakti fonton]