Imre Máthé
Imre Máthé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1911 en Debrecen |
Morto | 2-an de majo 1993 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
Imre MÁTHÉ [mAtE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máthé Imre estis hungara botanikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Imre Máthé naskiĝis la 21-an de januaro 1911 en Debrecen. Li mortis la 2-an de majo 1993 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Imre Máthé frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, poste li estis kunlaboranto de Rezső Soó kaj li precipe laboris en la universitata botanika ĝardeno. Nature li instruis en la universitato, poste ankaŭ en Budapeŝto kaj Keszthely. Li partoprenis en fondo de botanika ĝardeno en Budapeŝto, poste en translokiĝo de la agrara universitato al Gödöllő. Li multe okupiĝis pri spicherboj. Li ricevis premion Kossuth en 1955.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A hortobágyi Ohat-erdő vegetációja, 1933
- A rétek és legelők, valamint a gyepszakaszok botanikai problémái 1954
- Vadontermő gyógynövényeink elterjedési (arealgeografiai) viszonyai 1958
- A gyöngyösi Sárhegy vegetációja 1962