In the Mood

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"In the Mood" estas populara muzikpeco de la epoko de ĵazbandegoj registrita de la usona bandestro Glenn Miller. Ĝi pintis en la listo de sukcesoj dum 13 sinsekvaj semajnoj en 1940 en Usono kaj unu jaron poste ĝi aperis en la filmo Sun Valley Serenade. "In the Mood" estis bazita sur la komponaĵo "Tar Paper Stomp" de Wingy Manone. La unua registro sub la nomo "In the Mood" estis publikigita de Edgar Hayes & His Orchestra en 1938.

En 1983, la registraĵo de Glenn Miller el 1939 estis enmetita en la Grammy Famulejon.

Ĝi estris poste uzita de multaj artistoj kiel ekzemple Bill Haley, Bette Midler kaj Ray Stevens.