Indri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indri indri

Indri estas vorto kiu uzatas por genro kaj nura specio de tiu genro, nome Indri indri, kiel lemuro, kiu estas la tipa specio de la familio Indriedoj, kiu vivas nur en la insulo Madagaskaro, kie estas konata kiel babakoto.[1] Ĝi estas unu el la plej grandaj vivantaj lemuroj, kun kapo-korpa longo de ĉirkaŭ 64–72 cm kaj pezo de inter 6 kaj 9.5 kg. Ĝi havas blankan-nigran dorson kaj tenas rektan sintenon dum grimpado aŭ pendado. Ĝi estas monogama kaj vivas en malgrandaj familigrupoj, moviĝante tra la kanopeo, kaj estas herbovorulo, kiu manĝas ĉefe foliojn sed ankaŭ semojn, fruktojn, kaj florojn. La grupoj estas tre voĉemaj, kaj komunikas kun aliaj grupoj per kantado, hurlado kaj aliaj voĉoj. Krom homoj, ili estas la nuraj mamuloj kiuj povas uzi ritmon.[2]

Indri indri range map.svg
Teritorio de Indri indri.

Ĝi estas dumtagulo kaj arboloĝanto rilata al propitekoj, ĝi estas iel adorata de lokanoj kaj ludas gravan rolon en iliaj mitoj kaj legendoj, en kiuj variaj historioj rakontas pri ilia supozita origino. La ĉefaj minacoj kiuj indrioj devas fronti estas habitatodetruo kaj fragmentado pro hak-brula agrikulturo, kaj lignorikoltado. Krome ĝi estas ankaŭ ĉasata spite la tabuojn kontraŭ tio. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo] kategoriis ties konservostatuson kiel "draste endanĝerita".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Powzyk, J.; Thalmann, U. (2003). "Indri indri, Indri". En Goodman, M.; Benstead, J. P. (eld.). The Natural History of Madagascar. Ĉikago kaj Londono: University of Chicago Press. pp. 1342–1345. ISBN 9780226303062.
  2. De Gregorio, Chiara; Valente, Daria; Raimondi, Teresa; Torti, Valeria; Miaretsoa, Longondraza; Friard, Olivier; Giacoma, Cristina; Ravignani, Andrea; Gamba, Marco (2021). "Categorical rhythms in a singing primate". Current Biology. 31 (20): R1379–R1380. doi:10.1016/j.cub.2021.09.032. hdl:2318/1817536. ISSN 0960-9822. PMID 34699799. S2CID 239772418.