La Institute for Advanced Study estas privata instituto en usona ŝtato Nov-Ĵerzejo (New Jersey), en parto Princeton Township, proksime al la Universitato Princeton. La instituto estis fondita en 1930, kaj celas antaŭenigon de la teoriaj esploroj de sciencistoj. Ili povas libere labori sen devoj pri instruado kaj limdatoj de la sponsoroj. Ĝi estas konata pleje kiel scienca laborejo de Albert Einstein.