Insulo Santa Catalina (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Santa Catalina
Satelita bildo de Santa Catalina, fotita de NASA
Satelita bildo de Santa Catalina, fotita de NASA
insulo • rancho of California
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Kanalinsuloj
Geografia situo 33° 23′ N, 118° 26′ U (mapo)33.375-118.43222222222648Koordinatoj: 33° 23′ N, 118° 26′ U (mapo) f1
Insulo Santa Catalina (Kalifornio)
Insulo Santa Catalina (Kalifornio)
DEC
Insulo Santa Catalina
Insulo Santa Catalina

Map

Longo 35 kmf2
Larĝo 13 kmf3
Areo 194,19 km² f4
Plej alta loko Mount Orizaba
648 mf5
Loĝantaro 4 096 (2010)
21 loĝ./km²
Ĉefa loko Avalon
Mapo de la kanalinsuloj
Mapo de la kanalinsuloj
vdr

Insulo Santa Catalina, ofte nomata Insulo Catalina, aŭ simple Catalina, estas rokeca insulo ĉe la marbordo de la usona subŝtato de Kalifornio kaj pli precize en la Golfo Santa Catalina. La insulo estas 35 km longa kaj 13 km plej larĝe. La insulo situas ĉirkaŭ 35 km sud-sudokcidente de Los-Anĝeleso (Kalifornio). La plej alta pinto de la insulo estas 639 m en Monto Orizaba, je 33° 22′ 29.7″ N 118° 25′ 11.6″ U / 33.374917 °N, 118.419889 °U / 33.374917; -118.419889 (mapo).

Ĝi estas unu el la insularo de la Kanalinsuloj de Kalifornio kaj situas ene de la Kantono Los-Anĝeleso. Plej parto de la insulo estas administrata de la organizaĵo Catalina Island Conservancy.

La totala populacio laŭ la usona censo de 2000 estis 3,696 personoj, preskaŭ 85 % el kiuj loĝas en la ununura urbo de la insulo nome Avalon (pop. 3,127, kun pliaj 195 sude de la urbo, for de la urbolimoj). La dua centro de populacio estas la vilaĝo de Two Harbors (Du Havenoj), norde, kun populacio de 298. Aliaj pli malgrandaj setlejoj estas Rancho Escondido kaj Middle Ranch. La resta populacio estas disa. La insulo havas loĝdenson de 19.03/km².

En la insulo oni faris multajn filmojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]