István Szathmári Paksi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfondenda kun Szathmári István, lingvisto

István Szathmári Paksi [iŝtvAn satmAri pakŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmári Paksi István estis hungara pastro, kalvinana episkopo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szatmári.

István Szathmári Paksi [1] Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1719 en Transilvanio en Marosvásárhely (nuntempa Târgu Mureș en Rumanio). Li mortis la 2-an de marto 1791 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szathmári Paksi frekventis lernejon komernnce en sia naskiĝurbo, poste en Sárospatak, Frankfurto ĉe Odro, Franeker. Hejmenveninta en 1745 li estis pastro en Aszaló, kie li edziĝis. Post 2 jaroj li ekinstruis en Debrecen. En 1762 li estis eklezia notario. Li estis elektita episkopo en 1785, sed ĝis 1790 li daŭre instruis en la altlernejo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’ Dissertatio theologico-philologica in vers. 13. cap. II. Hebr’’ (1743)
  • ’’Oszlop ember' halálán való siralma az Isten népének…’’ (1764)
  • ’’Hat napra való vallástevő vagy poenitentiális könyörgések’’

Fontoj[redakti | redakti fonton]